Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio sukcesis redukti la kronvirusan mortokvanton: Gauden Galea, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Ĉinio, diris marde [la 7an de aprilo 2020] en gazetara konferenco, ke Ĉinio sukcese reduktis la mortokvanton de la kronvirusa malsano dum la disvolviĝo de la malsano. Galea diris, ke Uhano [ 武 汉 Wǔhàn [ǔːxæ̀n]], la centro de la epidemia eksplodo en Ĉinio, sukcese reduktis la mortokvanton ĝis ĉirkaŭ 4%, kaj la cifero en aliaj regionoj de Ĉinio falis ĝis malpli ol 1%. Li diris, ke estas normale havi altan mortokvanton komence de la nova infekto, ĉar la drasta kresko de la nombro de kazoj superas la kapablon de la sanservo por liveri intensan prizorgadon. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Trump atakas la Mondan Organizaĵon pri Sano: marde, la 7an de aprilo, dum gazetara konferenco en la Blanka Domo, usona Prezidento Donald Trump senrespondece antaŭenpuŝis ne-aprobitajn medikamentojn kiel "solvon" por la kronvirusa malsano. Li klarigis, ke kvankam li "ne estas kuracisto", li tamen pensas, ke uzi tiajn medikamentojn estas bona ideo, tute kontraŭ la konsiloj de profesiuloj kaj sciencistoj. Dum kaosa gazetara konferenco, en kiu li kiel kutime rifuzis klare respondi demandojn kaj interrompis kaj insultis ĵurnalistojn, li minacis forpreni la financan subtenon al la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ne plaĉis al li, ke tiu organizaĵo laŭdas la ĉinan respondon al sia kronvirusa krizo. Nur kelkajn minutojn poste li deklaris, ke li nur pensis pri tio, sed ne vere volis fari tion, aŭ, en aliaj vortoj, simple minacis pri tio en sia kutime kruda maniero. La Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj jam plurfoje laŭdis la elstaran respondon de Ĉinio al la defioj de la kronvirusa malsano. Multaj ĵurnalistoj raportas, ke Donald Trump simple celis distradi de sia katastrofe malrapida reago al la kronvirusa eksplodo en Usono, kaj de sia malkompetenta traktado de la krizo. (Raporto de Studio)

La Taglibro de Anne Frank: inspira legaĵo dum tempo de deviga hejma restado. Temas pri vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam ŝia familio, kune kun alia familio kaj juna dentisto, estis arestitaj kaj deportitaj al la koncentrejo, amikoj de la familio trovis la taglibron de Anne Frank inter la personaj posedaĵoj. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis, ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj la dentisto S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo La Taglibro de Anne Frank. La libro estas tradukita en multajn lingvojn, interalie en Esperanton. (Raporto de Vikipedio)