Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDefendi la Mondan Organizon pri Sano: merkrede, la 8an de aprilo, Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al la minaco de usona prezidento Donald Trump reteni la financadon por tiu institucio de UN. Guterres diris en deklaro, "MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, dum ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava en la klopodoj de la mondo por venki la militon kontraŭ la kronvirusa malsano." (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

En Gaza-sektoro, la kronvirusa epidemio (Covid-19) povus konduki al katastrofo, timas la humanitaraj organizaĵoj. La palestina enklavo, troloĝata, suferas israelan blokadon de multaj jaroj. Ĝia sansistemo plu estas limigita, dum la kronviruso nun ĉeestas sur la teritorio. Por bremsi la epidemion de kronviruso, la gazaaj aŭtoritatoj fermis, krom la lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ la moskeojn, la bazarojn, la kafejojn kaj la restoraciojn. Neniu kolektiĝo estas permesita, kaj la moviĝoj estas limigitaj. Tiuj limigoj eĉ pli komplikas la vivon de la Gazaanoj. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Trump atakas la Mondan Organizaĵon pri Sano: marde, la 7an de aprilo, dum gazetara konferenco en la Blanka Domo, usona Prezidento Donald Trump senrespondece antaŭenpuŝis ne-aprobitajn medikamentojn kiel "solvon" por la kronvirusa malsano. Li klarigis, ke kvankam li "ne estas kuracisto", li tamen pensas, ke uzi tiajn medikamentojn estas bona ideo, tute kontraŭ la konsiloj de profesiuloj kaj sciencistoj. Dum kaosa gazetara konferenco, en kiu li kiel kutime rifuzis klare respondi demandojn kaj interrompis kaj insultis ĵurnalistojn, li minacis forpreni la financan subtenon al la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ne plaĉis al li, ke tiu organizaĵo laŭdas la ĉinan respondon al sia kronvirusa krizo. Nur kelkajn minutojn poste li deklaris, ke li nur pensis pri tio, sed ne vere volis fari tion, aŭ, en aliaj vortoj, simple minacis pri tio en sia kutime kruda maniero. La Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj jam plurfoje laŭdis la elstaran respondon de Ĉinio al la defioj de la kronvirusa malsano. Multaj ĵurnalistoj raportas, ke Donald Trump simple celis distradi de sia katastrofe malrapida reago al la kronvirusa eksplodo en Usono, kaj de sia malkompetenta traktado de la krizo. (Raporto de Studio)