Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRusio rifuzas usonan enmiksiĝon en Venezuelo: vendrede, la 10an de aprilo, proparolanto de la rusia ministerio pri eksteraj rilatoj, María Zaĥárova, rekonfirmis, ke la problemoj de Venezuelo, devas esti solvataj de la civitanaro en paca maniero, kaj oni “ne povas trudi ion ajn de ekstere”. Ŝi asertis, ke la sudamerika lando ne restos sola meze de la pandemio pro la nova kronviruso Covid-19, tiel, ke aliaj landoj kiel Kubo kaj Ĉinio subtenas ilin por batali kontraŭ tiu viruso. Ŝi memorigis, ke la rusia registaro sendis teknikan helpon al Venezuelo kadre de la reciproka kunlaboro ekzistanta inter ambaŭ landoj por daŭrigi la batalon kontraŭ la disvastiĝo de Covid-19. Zaĥárova kondamnis la agadojn starigitajn de la usona registaro por malebligila humanitaran helpon alveni en Kubo – lando, kiu konfirmis sian internacian solidarecon per sendado de kuracistaj laborbrigadoj al kelkaj landoj por kontribui al la batalo kontraŭ la Covid-19. Ŝi diris: “Tiu ĉi sinteno de Usono estas for de kiu ajn logiko de kompreno”. Rusio komdamnis plurfoje la kontraŭleĝajn kaj unuflankajn punojn altrudatajn de la usona administracio de Donald Trump. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Defendi la Mondan Organizon pri Sano: merkrede, la 8an de aprilo, Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al la minaco de usona prezidento Donald Trump reteni la financadon por tiu institucio de UN. Guterres diris en deklaro, "MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, dum ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava en la klopodoj de la mondo por venki la militon kontraŭ la kronvirusa malsano." (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

En Gaza-sektoro, la kronvirusa epidemio (Covid-19) povus konduki al katastrofo, timas la humanitaraj organizaĵoj. La palestina enklavo, troloĝata, suferas israelan blokadon de multaj jaroj. Ĝia sansistemo plu estas limigita, dum la kronviruso nun ĉeestas sur la teritorio. Por bremsi la epidemion de kronviruso, la gazaaj aŭtoritatoj fermis, krom la lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ la moskeojn, la bazarojn, la kafejojn kaj la restoraciojn. Neniu kolektiĝo estas permesita, kaj la moviĝoj estas limigitaj. Tiuj limigoj eĉ pli komplikas la vivon de la Gazaanoj. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)