Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFino de kvaranteno en Uhano: la 8-an de aprilo meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en la ĉina urbo Uhano, epicentro de la kronvirusa pandemio. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita. Entute 276 pasaĝeraj trajnoj foriris al aliaj urboj. Pli ol cent aviadiloj ekflugis el Uhano, la ŝoseoj estis plenŝtopitaj je forirantaj aŭtoj post kiam meznokte la barikadoj estis forigitaj. Samtempe la urbon forlasis miloj da kuracistoj, kiuj venis por lukti kontraŭ la epidemio. Oni adiaŭis ilin forme de solena dankceremonio. Ĉiuj busoj estis ornamitaj je flagoj, ĉie pendis dankaj afiŝoj kaj sur la nubskrapuloj videbliĝis surskriboj: "Saluton, Uhano!" (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La Blanka Domo kritikas usonan radio-stacion: ĵaŭde, la 9an de aprilo [2020], la registaro de Donald Trump furioze kritikis la radio-stacion "La Voĉo de Ameriko" [Voice of America] (VOA), kiu estas financata de la usona Kongreso, riproĉante, ke ĝi prenas la monon de usonaj impostopagantoj, sed propagandas por Ĉinio kaj Irano. Brita analizisto pri politikaj kaj internaciaj aferoj, Tom Fowdy, kiu verkas pri temoj rilataj al Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Britio kaj Usono, asertis en sia artikolo, ke la kritiko de Trump de la Voĉo de Ameriko estas bizara kaj nenormala, kio reflektas lian necertecon pri kiel traktila kronvirusan pandemion. Laŭraporte de Tom Fowdy, Trump esence intencis forpuŝi la pekon al Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Defendi la Mondan Organizon pri Sano: merkrede, la 8an de aprilo, Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al la minaco de usona prezidento Donald Trump reteni la financadon por tiu institucio de UN. Guterres diris en deklaro, "MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, dum ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava en la klopodoj de la mondo por venki la militon kontraŭ la kronvirusa malsano." (Raporto de Ĉina Radio Internacia)