Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAfrik-usonanoj estas severe trafitaj de la pandemio: pli ol 590 000 personoj estis trafitaj de la kronviruso en Usono, kie pli ol 24 000 personoj jam mortis. Same kiel ĉie aliloke, la plej tuŝitaj estas la maljunuloj. Sed la nigrula komunumo estas pli grave frapitaj ol la aliaj membroj de la loĝantaro. Kelkaj usonaj urboj publikigis ciferojn, kiuj estas alarmaj: en Ilinoj[s]o, la Nigruloj reprezentas 14% de la loĝantaro, sed 42% de la mortintoj pro la epidemio. En Ĉikago, ili reprezentas 72% el la mortintoj, kvankam ili estas malpli ol triono de la loĝantoj: "malegalecoj, kiuj ŝokas", diris la urbestro de Ĉikago-urbo, Lori Lightfoot. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Fino de kvaranteno en Uhano: la 8-an de aprilo meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en la ĉina urbo Uhano, epicentro de la kronvirusa pandemio. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita. Entute 276 pasaĝeraj trajnoj foriris al aliaj urboj. Pli ol cent aviadiloj ekflugis el Uhano, la ŝoseoj estis plenŝtopitaj je forirantaj aŭtoj post kiam meznokte la barikadoj estis forigitaj. Samtempe la urbon forlasis miloj da kuracistoj, kiuj venis por lukti kontraŭ la epidemio. Oni adiaŭis ilin forme de solena dankceremonio. Ĉiuj busoj estis ornamitaj je flagoj, ĉie pendis dankaj afiŝoj kaj sur la nubskrapuloj videbliĝis surskriboj: "Saluton, Uhano!" (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La Blanka Domo kritikas usonan radio-stacion: ĵaŭde, la 9an de aprilo [2020], la registaro de Donald Trump furioze kritikis la radio-stacion "La Voĉo de Ameriko" [Voice of America] (VOA), kiu estas financata de la usona Kongreso, riproĉante, ke ĝi prenas la monon de usonaj impostopagantoj, sed propagandas por Ĉinio kaj Irano. Brita analizisto pri politikaj kaj internaciaj aferoj, Tom Fowdy, kiu verkas pri temoj rilataj al Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Britio kaj Usono, asertis en sia artikolo, ke la kritiko de Trump de la Voĉo de Ameriko estas bizara kaj nenormala, kio reflektas lian necertecon pri kiel traktila kronvirusan pandemion. Laŭraporte de Tom Fowdy, Trump esence intencis forpuŝi la pekon al Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)