Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTour de France 2020: la prokrastita Tour de France komenciĝos nun la 29an de aŭgusto 2020, post etendaĵo de la franca registaro pri malpermeso de amaskunvenoj ĝis meze de julio pro la koronavirusa pandemio. La plej granda evento de biciklado en la mondo, pasintjare gajnita de Egan Bernal el Kolombio, estis planita origine de la 27a de junio ĝis la 19a de julio. Multaj grandskalaj sportaj eventoj planitaj okazi ĉi-somere estas aŭ nuligitaj, kiel ekzemple Wimbledon, aŭ prokrastitaj, kiel Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj Someraj Olimpikoj. (laŭ raporto de BBC Tutmondaj Novaĵoj)

Fino de kvaranteno en Uhano: la 8-an de aprilo meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en la ĉina urbo Uhano, epicentro de la kronvirusa pandemio. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita. Entute 276 pasaĝeraj trajnoj foriris al aliaj urboj. Pli ol cent aviadiloj ekflugis el Uhano, la ŝoseoj estis plenŝtopitaj je forirantaj aŭtoj post kiam meznokte la barikadoj estis forigitaj. Samtempe la urbon forlasis miloj da kuracistoj, kiuj venis por lukti kontraŭ la epidemio. Oni adiaŭis ilin forme de solena dankceremonio. Ĉiuj busoj estis ornamitaj je flagoj, ĉie pendis dankaj afiŝoj kaj sur la nubskrapuloj videbliĝis surskriboj: "Saluton, Uhano!" (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La Blanka Domo kritikas usonan radio-stacion: ĵaŭde, la 9an de aprilo [2020], la registaro de Donald Trump furioze kritikis la radio-stacion "La Voĉo de Ameriko" [Voice of America] (VOA), kiu estas financata de la usona Kongreso, riproĉante, ke ĝi prenas la monon de usonaj impostopagantoj, sed propagandas por Ĉinio kaj Irano. Brita analizisto pri politikaj kaj internaciaj aferoj, Tom Fowdy, kiu verkas pri temoj rilataj al Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Britio kaj Usono, asertis en sia artikolo, ke la kritiko de Trump de la Voĉo de Ameriko estas bizara kaj nenormala, kio reflektas lian necertecon pri kiel traktila kronvirusan pandemion. Laŭraporte de Tom Fowdy, Trump esence intencis forpuŝi la pekon al Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)