Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-04-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉinaj universitatoj okazigas retajn kursojn por alilandanoj
– Lokustoj denove atakas plurajn landojn de orienta Afriko
– Maratono per interreto en Hebei-provinco de Ĉinio
– Ĉinio kondamnas personajn atakojn kontraǔ ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Ĉinaj universitatoj okazigas retajn kursojn por alilandanoj

Sankciitaj de la Ministerio pri Edukado de Ĉinio, kelkaj ĉinaj universitatoj provizas anglalingvajn retkursojn por alilandanoj. Ĝis la 3a de aprilo, 1 454 ĉinaj universitatoj kaj kolegioj rete malfermiĝis, kaj pli ol 950 mil instruistoj rete gvidis 7,133 milionojn da lecionoj en 942 mil kursoj. Por trakti lernejan fermon dum la pandemio, Unesko rekomendas softvarojn kaj senpagajn platformojn por lernado, inkluzive de kelkaj el Ĉinio.

– Lokustoj denove atakas plurajn landojn de orienta Afriko

Dum tutmonda traktado de la pandemio kaŭzita de la nova koronviruso, landoj de orienta Afriko alfrontas novan malfacilon -- aroj da lokustoj. La ĉi-foja nombro de lokustoj estas la 20-oblo de tiu en la komenco de tiu ĉi jaro. Pro la pandemio, estas malfacile por multaj landoj en orienta Afriko ricevi importitajn pesticidojn, kaj lokanoj ne povas forpeli la insektojn pro la ordono resti hejme.

– Maratono per interreto en Hebei-provinco de Ĉinio

La 12-an de aprilo estis inaǔgurita la printempa maratono de la urbo Shijiazhuang, en Hebei-Stadiono. Eblas aliĝi inter la 3-a kaj la 19-a de aprilo. Pro la pandemio, la maratono okazas perinterrete. Partoprenantoj de la konkurso uzas poŝtelefonan apon por registri siajn datumojn pri kurado kaj alŝuti ekrankopiojn. La organizanto de la maratono celas instigi homojn daŭrigi sportadon dum la epidemio.

– Ĉinio kondamnas personajn atakojn kontraǔ ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano (MOS), kondamnis rasismajn atakojn kontraŭ li el la ĉina provinco Taiwan. Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, deklaris, ke Ĉinio kontraŭas ĉian agon politikigan kaj malhonorigan per la epidemio kaj forte kondamnas rasismon kaj la personajn atakojn kontraǔ Tedros. Ĉinio subtenas MOS-on daǔre ludi la gvidan rolon en la batalado kontraǔ la epidemio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn