Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa sonorilo de Notre-Dame [nɔtʁədam] en Parizo: merkrede, la 15an de aprilo (2020), estis unu jaro post la granda incendio en la katedralo Notre-Dame en Parizo. Por memorigi tiun malfeliĉan tagon oni sonorigis la sonorilon de la katedralo. La incendio kaŭzis grandajn arkitekturajn difektojn: la spajro kolapsis; du trionoj de la tegmento estas detruitaj; kaj parto de la volboj falis. Sed feliĉe la belfrido estas deklarita "savita", kaj ĝia arkitektura strukturo estas konservita. (Laŭ raportoj de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Decido de Usona Prezidento Donald Trump pri la Monda Organizo pri Sano: Jeffrey Sachs, fama ekonomisto de Kolombia Universitato, ne plu toleris Trump. Intervjuate li uzis la vorton "naŭza" por priskribi la decidon de Usono pri haltigo de kotizado al la Monda Organizo pri Sano (MOS). Petite komenti, Sachs diris, ke tio estas hontinda ago. Kiam furiozas la epidemio en la tuta mondo, MOS ludas ege ŝlosilan rolon en bridado de la kronvirusa disvastiĝo, kaj ĝi devas esti subtenata. Usono ne efike regis la epidemion, kaj Trump volas deturni la respondecon al MOS, Ĉinio aŭ aliaj. La ago estas naŭza kaj neimagebla, kial li faris la malĝustan decidon en malĝusta tempo. Sachs diris, ke ni rimarkis, ke iuj landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Singapuro fundamente regas la epidemion. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Tour de France 2020: la prokrastita Tour de France komenciĝos nun la 29an de aŭgusto 2020, post etendaĵo de la franca registaro pri malpermeso de amaskunvenoj ĝis meze de julio pro la koronavirusa pandemio. La plej granda evento de biciklado en la mondo, pasintjare gajnita de Egan Bernal el Kolombio, estis planita origine de la 27a de junio ĝis la 19a de julio. Multaj grandskalaj sportaj eventoj planitaj okazi ĉi-somere estas aŭ nuligitaj, kiel ekzemple Wimbledon, aŭ prokrastitaj, kiel Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj Someraj Olimpikoj. (laŭ raporto de BBC Tutmondaj Novaĵoj)