Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronviruso en Sud-Afriko: lunde, la 13an de aprilo, en Johanesburgo, Sud-Afriko, dum la kronvirusa pandemio, paketoj kun manĝaĵoj estis distribuitaj al senlaboruloj, malriĉuloj kaj senhejmuloj. Johanesburgo estas la plej granda urbo en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. La urbo estis fondita en 1886. Oni ne precise konas, kiu respondecas pri oficiala fondo de la urbo ĉar tiutempe la plejofta antaŭnomo estis Johanes en la afikans-nederlanda lingvo, kaj estis multegaj homoj kun tiu nomo. Homoj en Sud-Afriko devas resti hejme jam dum kvar semajnoj, sed feliĉe dum la lastaj tagoj oni konstatas malpliiĝon de infektitoj. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Batali kontraŭ la kronvirusa pandemio sen akuzaj politikoj: proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian [赵立坚 Zhào Lìjiān [ʈʂàu ljìː tɕæ n]], diris vendrede [la 17an de aprilo 2020], ke Usono devas ĉesigi la politikigon de la kronvirusa pandemio kaj fokusiĝi je klopodoj venki la viruson kaj akceli la ekonomion. Li faris la rimarkon post kiam usona ministro pri defendo Mark Esper laŭraporte diris, ke estas "malfacile kredi informojn de la Komunista Partio de Ĉinio", kaj ke "ili misgvidis Usonon kaj estas netravideblaj". Zhao diris, ke Ĉinio adoptis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn preventajn kaj regadajn rimedojn en malferma, travidebla kaj respondeca maniero de post la eksplodo de la epidemio kaj aktive antaŭenpuŝis internacian kunlaboron pri regado de la pandemio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Averto pri la kronviruso en Afriko; la infektiĝoj pro la nova kronviruso en Afriko povus eksplodi per salto de la nunaj miloj da kontaĝoj al 10 milionoj en la periodo de tri ĝis ses monatoj, avertis Michel Yao, estro de operacioj urĝaj por la Monda Organizo pri Sano en Afriko. Afriko havas ĝis nun pli ol 17 000 konfirmitaj kazoj de la kronviruso kaj proksimume 900 mortintojn – relative malgranda kvanto kompare kun aliaj regionoj. Tamen, ekzistas timo, ke la kontaĝoj povas kreski kaj superŝuti la nestabilajn sanservojn de la kontinento. Matshidiso Moeti, regiona direktorino de la Monda Organizo pri Sano por Afriko, esprimis sian “maltrankvilon ke la viruso etendiĝos geografie en la landoj” kaj avertis, ke “la nombroj kreskas ĉiutage”. Pri la decido de la prezidento usona, Donald Trump, suspendi la monkontribuon al la Monda Organizo pri Sano, ŝi konsideras, ke tiu decido ankaŭ povas damaĝi la batalon kontraŭ aliaj malsanoj kaj epidemioj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)