Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPandemonio en la Blanka Domo: dimanĉe, la 12an de aprilo (2020) en intervjuo al usona novaĵ-agentejo "Demokratio Nun", politika disidento Noam Chomsky diris, ke, Usono estas lando, kiu plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio. Li diris, ke, Usono, inter la plej grandaj landoj, eĉ ne povas provizi datumojn al la Monda Organizo pri Sano, ĉar ĝi estas tiel malkompetenta. Chomsky diris, ke, kulpas novliberalismo kaj kapitalisma logiko, kiuj celas al finance profitdona sansistemo, kaj ankaŭ kulpas tio, kion li nomas "psikopatia administracio en Vaŝingtono". Chomsky diris, ke, troviĝas "maniula spektaklo en Vaŝingtono de tute malkompetenta registaro, kiu kaŭzas gigantajn problemojn". (Laŭ raporto de Demokratio Nun)

Falego de naftprezo alarmis la mondon: lunde, la 20an de aprilo, la usona naftprezo falegis al la negativa zono unuafoje en la historio pro la pandemia influo, kaj sekve la merkato panikiĝis. La prezo de la okcident-teksasa mezgrada nafto por maja livero falis je pli ol 300%, kaj haltis negative en la Nov-Jorka Borso, kio signifas, ke produktantoj pagos al la aĉetantoj por preni nafton de iliaj manoj, unuafoje en la historio. Analizo montris, ke la epidemio eble kaŭzos bankroton de multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de la petrola industrio de Usono. Se tio okazos, la energi-industrio eble influos aliajn industriojn, kio kaŭzos grandan baton al la usona kaj la monda ekonomioj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronviruso en Sud-Afriko: lunde, la 13an de aprilo, en Johanesburgo, Sud-Afriko, dum la kronvirusa pandemio, paketoj kun manĝaĵoj estis distribuitaj al senlaboruloj, malriĉuloj kaj senhejmuloj. Johanesburgo estas la plej granda urbo en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. La urbo estis fondita en 1886. Oni ne precise konas, kiu respondecas pri oficiala fondo de la urbo ĉar tiutempe la plejofta antaŭnomo estis Johanes en la afikans-nederlanda lingvo, kaj estis multegaj homoj kun tiu nomo. Homoj en Sud-Afriko devas resti hejme jam dum kvar semajnoj, sed feliĉe dum la lastaj tagoj oni konstatas malpliiĝon de infektitoj. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)