Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio donacas al Monda Organizo pri Sano: jaŭde, la 23an de aprilo (2020), la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke Ĉinio decidis donaci al la Monda Organizo pri Sano (MOS), post la antaŭa monofero de 20 milionoj da usonaj dolaroj, pliajn 30 milionojn, kiuj estos uzitaj en la rezistado kontraŭ la epidemio kaj la konstruado de publiksana sistemo en evoluantaj landoj. Proparolanto de la Ministerio diris, ke tio interalie celas protekti regionan kaj internacian publiksanajn sekurecojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Pandemonio en la Blanka Domo: dimanĉe, la 12an de aprilo (2020) en intervjuo al usona novaĵ-agentejo "Demokratio Nun", politika disidento Noam Chomsky diris, ke, Usono estas lando, kiu plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio. Li diris, ke, Usono, inter la plej grandaj landoj, eĉ ne povas provizi datumojn al la Monda Organizo pri Sano, ĉar ĝi estas tiel malkompetenta. Chomsky diris, ke, kulpas novliberalismo kaj kapitalisma logiko, kiuj celas al finance profitdona sansistemo, kaj ankaŭ kulpas tio, kion li nomas "psikopatia administracio en Vaŝingtono". Chomsky diris, ke, troviĝas "maniula spektaklo en Vaŝingtono de tute malkompetenta registaro, kiu kaŭzas gigantajn problemojn". (Laŭ raporto de Demokratio Nun)

Falego de naftprezo alarmis la mondon: lunde, la 20an de aprilo, la usona naftprezo falegis al la negativa zono unuafoje en la historio pro la pandemia influo, kaj sekve la merkato panikiĝis. La prezo de la okcident-teksasa mezgrada nafto por maja livero falis je pli ol 300%, kaj haltis negative en la Nov-Jorka Borso, kio signifas, ke produktantoj pagos al la aĉetantoj por preni nafton de iliaj manoj, unuafoje en la historio. Analizo montris, ke la epidemio eble kaŭzos bankroton de multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de la petrola industrio de Usono. Se tio okazos, la energi-industrio eble influos aliajn industriojn, kio kaŭzos grandan baton al la usona kaj la monda ekonomioj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)