Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMinaco de malsato en Okcidenta Afriko: la nombro de personoj, kiuj suferas nutradan krizon en Okcidenta Afriko ŝajne duobliĝos post tri monatoj: ĝis 50 milionoj en aŭgusto kompare kun 17 milionoj en junio, laŭ la Neregistara Organizaĵo "Oxfam", kiu citas la taksojn de la Ekonomia Komunumo de la Okcidentaj Afrikaj Ŝtatoj (CEDEAO). Ĉirkaŭ 50 milionoj da personoj estas minacitaj de malsato en Okcidenta Afriko pro la efiko de la epidemio de Covid-19, kiu aldoniĝas al la problemoj de sekeco kaj nesekureco en la regiono, avertis la Neegistara Organizaĵo Oxfam. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĉinio donacas al Monda Organizo pri Sano: jaŭde, la 23an de aprilo (2020), la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke Ĉinio decidis donaci al la Monda Organizo pri Sano (MOS), post la antaŭa monofero de 20 milionoj da usonaj dolaroj, pliajn 30 milionojn, kiuj estos uzitaj en la rezistado kontraŭ la epidemio kaj la konstruado de publiksana sistemo en evoluantaj landoj. Proparolanto de la Ministerio diris, ke tio interalie celas protekti regionan kaj internacian publiksanajn sekurecojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Pandemonio en la Blanka Domo: dimanĉe, la 12an de aprilo (2020) en intervjuo al usona novaĵ-agentejo "Demokratio Nun", politika disidento Noam Chomsky diris, ke, Usono estas lando, kiu plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio. Li diris, ke, Usono, inter la plej grandaj landoj, eĉ ne povas provizi datumojn al la Monda Organizo pri Sano, ĉar ĝi estas tiel malkompetenta. Chomsky diris, ke, kulpas novliberalismo kaj kapitalisma logiko, kiuj celas al finance profitdona sansistemo, kaj ankaŭ kulpas tio, kion li nomas "psikopatia administracio en Vaŝingtono". Chomsky diris, ke, troviĝas "maniula spektaklo en Vaŝingtono de tute malkompetenta registaro, kiu kaŭzas gigantajn problemojn". (Laŭ raporto de Demokratio Nun)