Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoGermanio plenforte subtenas Mondan Organizon pri Sano: la 24an de aprilo [2020], germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio forte subtenas la Mondan Organizon pri Sano (MOS), kiu proklamas internacian kunlaboron por rapidigi esploradon, produktadon kaj justan distribuadon de vakcino, kuracaj kaj diagnozaj instrumentoj rilataj al la kronvirusa malsano. En videa kunveno Angela Merkel esprimis dankon al la Monda Organizo pri Sano pro ĝia aktivema rolo en la rezistado kontraŭ la pandemio. Ŝi diris, ke nur internacia kunlaboro kaj forta alianceco povos venki la viruson. (Laŭ raporto de BBC-Tutmondaj Novaĵoj)

Ĉinio donacas al Monda Organizo pri Sano: jaŭde, la 23an de aprilo (2020), la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke Ĉinio decidis donaci al la Monda Organizo pri Sano (MOS), post la antaŭa monofero de 20 milionoj da usonaj dolaroj, pliajn 30 milionojn, kiuj estos uzitaj en la rezistado kontraŭ la epidemio kaj la konstruado de publiksana sistemo en evoluantaj landoj. Proparolanto de la Ministerio diris, ke tio interalie celas protekti regionan kaj internacian publiksanajn sekurecojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Pandemonio en la Blanka Domo: dimanĉe, la 12an de aprilo (2020) en intervjuo al usona novaĵ-agentejo "Demokratio Nun", politika disidento Noam Chomsky diris, ke, Usono estas lando, kiu plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio. Li diris, ke, Usono, inter la plej grandaj landoj, eĉ ne povas provizi datumojn al la Monda Organizo pri Sano, ĉar ĝi estas tiel malkompetenta. Chomsky diris, ke, kulpas novliberalismo kaj kapitalisma logiko, kiuj celas al finance profitdona sansistemo, kaj ankaŭ kulpas tio, kion li nomas "psikopatia administracio en Vaŝingtono". Chomsky diris, ke, troviĝas "maniula spektaklo en Vaŝingtono de tute malkompetenta registaro, kiu kaŭzas gigantajn problemojn". (Laŭ raporto de Demokratio Nun)