Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAverto pri la kronviruso en Afriko; la infektiĝoj pro la nova kronviruso en Afriko povus eksplodi per salto de la nunaj miloj da kontaĝoj al 10 milionoj en la periodo de tri ĝis ses monatoj, avertis Michel Yao, estro de operacioj urĝaj por la Monda Organizo pri Sano en Afriko. Afriko havas ĝis nun pli ol 17 000 konfirmitaj kazoj de la kronviruso kaj proksimume 900 mortintojn – relative malgranda kvanto kompare kun aliaj regionoj. Tamen, ekzistas timo, ke la kontaĝoj povas kreski kaj superŝuti la nestabilajn sanservojn de la kontinento. Matshidiso Moeti, regiona direktorino de la Monda Organizo pri Sano por Afriko, esprimis sian “maltrankvilon ke la viruso etendiĝos geografie en la landoj” kaj avertis, ke “la nombroj kreskas ĉiutage”. Pri la decido de la prezidento usona, Donald Trump, suspendi la monkontribuon al la Monda Organizo pri Sano, ŝi konsideras, ke tiu decido ankaŭ povas damaĝi la batalon kontraŭ aliaj malsanoj kaj epidemioj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La sonorilo de Notre-Dame [nɔtʁədam] en Parizo: merkrede, la 15an de aprilo (2020), estis unu jaro post la granda incendio en la katedralo Notre-Dame en Parizo. Por memorigi tiun malfeliĉan tagon oni sonorigis la sonorilon de la katedralo. La incendio kaŭzis grandajn arkitekturajn difektojn: la spajro kolapsis; du trionoj de la tegmento estas detruitaj; kaj parto de la volboj falis. Sed feliĉe la belfrido estas deklarita "savita", kaj ĝia arkitektura strukturo estas konservita. (Laŭ raportoj de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Decido de Usona Prezidento Donald Trump pri la Monda Organizo pri Sano: Jeffrey Sachs, fama ekonomisto de Kolombia Universitato, ne plu toleris Trump. Intervjuate li uzis la vorton "naŭza" por priskribi la decidon de Usono pri haltigo de kotizado al la Monda Organizo pri Sano (MOS). Petite komenti, Sachs diris, ke tio estas hontinda ago. Kiam furiozas la epidemio en la tuta mondo, MOS ludas ege ŝlosilan rolon en bridado de la kronvirusa disvastiĝo, kaj ĝi devas esti subtenata. Usono ne efike regis la epidemion, kaj Trump volas deturni la respondecon al MOS, Ĉinio aŭ aliaj. La ago estas naŭza kaj neimagebla, kial li faris la malĝustan decidon en malĝusta tempo. Sachs diris, ke ni rimarkis, ke iuj landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Singapuro fundamente regas la epidemion. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)