Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoŜakaloj en Tel-Avivo, Israelo: dimanĉe la 12an de aprilo (2020) en Tel-Avivo aperis sovaĝaj ŝakaloj en la urbo-parko, kiu estis ege kvieta pro la socia distancigo dum la kronvirusa pandemio. Ora Ŝakalo (Canis Aureus) estas ĉionvora rabobesto, kiu ĉasas malgrandajn kaj mezgrandajn animalojn, kaj estas ankaŭ kadavromanĝanto. Socia unuo de ŝakala socio estas paro, plej kutime monogamia, kiu protektas sian teritorion de aliaj paroj. Ŝakaloj markas siajn teritoriojn kaj agrese forpelas ĉiujn invadantojn. (Laŭ raportoj de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Averto pri la kronviruso en Afriko; la infektiĝoj pro la nova kronviruso en Afriko povus eksplodi per salto de la nunaj miloj da kontaĝoj al 10 milionoj en la periodo de tri ĝis ses monatoj, avertis Michel Yao, estro de operacioj urĝaj por la Monda Organizo pri Sano en Afriko. Afriko havas ĝis nun pli ol 17 000 konfirmitaj kazoj de la kronviruso kaj proksimume 900 mortintojn – relative malgranda kvanto kompare kun aliaj regionoj. Tamen, ekzistas timo, ke la kontaĝoj povas kreski kaj superŝuti la nestabilajn sanservojn de la kontinento. Matshidiso Moeti, regiona direktorino de la Monda Organizo pri Sano por Afriko, esprimis sian “maltrankvilon ke la viruso etendiĝos geografie en la landoj” kaj avertis, ke “la nombroj kreskas ĉiutage”. Pri la decido de la prezidento usona, Donald Trump, suspendi la monkontribuon al la Monda Organizo pri Sano, ŝi konsideras, ke tiu decido ankaŭ povas damaĝi la batalon kontraŭ aliaj malsanoj kaj epidemioj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La sonorilo de Notre-Dame [nɔtʁədam] en Parizo: merkrede, la 15an de aprilo (2020), estis unu jaro post la granda incendio en la katedralo Notre-Dame en Parizo. Por memorigi tiun malfeliĉan tagon oni sonorigis la sonorilon de la katedralo. La incendio kaŭzis grandajn arkitekturajn difektojn: la spajro kolapsis; du trionoj de la tegmento estas detruitaj; kaj parto de la volboj falis. Sed feliĉe la belfrido estas deklarita "savita", kaj ĝia arkitektura strukturo estas konservita. (Laŭ raportoj de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)