Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-04-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTutmondaj novaĵoj en Esperanto: klaku, aŭskultu kaj spektu! http://novajhoj.weebly.com/28-04-2020.html
Kronviruso tra la mondo: vendrede, la 24an de aprilo (2020), la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus [amhare: ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], avertis, ke spite al reduktiĝo de Covid-19 en Eŭropo, kreskas hodiaŭ la kontaĝo en Afriko kaj Latinameriko, kaj tial oni devas plu teni protektoregulojn. La estro de la monda organizo diris, ke ankaŭ en regionoj de orienta Eŭropo oni observas notindan kreskon de la malsano kaŭze de la nova kronviruso Sars-Cov-2, kiu infektis pli ol 2 milionojn 600 mil personojn kaj mortigis pli ol 180 mil pacientojn. Liaopinie, la regulaĵoj pri socia distanciĝo kaj hejmrestado havis bonajn rezultojn, sed tio ne signifas venkon kontraŭ la viruso aŭ ke la homoj ne estu vundeblaj, raportis la informagentejo Prensa Latina. La ĝenerala direktoro de OMS precizigis, ke estonte la homoj devos adaptiĝi al nova normaleco kaj zorgi pri proksimiĝo al aliaj homoj, ĝis oni povas identigi manieron venki la malsanon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Germanio plenforte subtenas Mondan Organizon pri Sano: la 24an de aprilo [2020], germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio forte subtenas la Mondan Organizon pri Sano (MOS), kiu proklamas internacian kunlaboron por rapidigi esploradon, produktadon kaj justan distribuadon de vakcino, kuracaj kaj diagnozaj instrumentoj rilataj al la kronvirusa malsano. En videa kunveno Angela Merkel esprimis dankon al la Monda Organizo pri Sano pro ĝia aktivema rolo en la rezistado kontraŭ la pandemio. Ŝi diris, ke nur internacia kunlaboro kaj forta alianceco povos venki la viruson. (Laŭ raporto de BBC-Tutmondaj Novaĵoj)

Minaco de malsato en Okcidenta Afriko: la nombro de personoj, kiuj suferas nutradan krizon en Okcidenta Afriko ŝajne duobliĝos post tri monatoj: ĝis 50 milionoj en aŭgusto kompare kun 17 milionoj en junio, laŭ la Neregistara Organizaĵo "Oxfam", kiu citas la taksojn de la Ekonomia Komunumo de la Okcidentaj Afrikaj Ŝtatoj (CEDEAO). Ĉirkaŭ 50 milionoj da personoj estas minacitaj de malsato en Okcidenta Afriko pro la efiko de la epidemio de Covid-19, kiu aldoniĝas al la problemoj de sekeco kaj nesekureco en la regiono, avertis la Neegistara Organizaĵo Oxfam. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)