Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa kronviruso trafis ortodoksajn ekleziulojn: lundon, la 27an de aprilo (2020), en Monaĥejo en Kievo, apartenanta al la Ukraina Ortodoksa Eklezio (de Moskva Patriarkeco), ĉiuj sacerdotoj kaj multaj monaĥoj, studentoj kaj instruistoj de la Kieva spirita akademio, infektiĝis je la kronviruso, kaj tri el ili mortis. La monaĥejestro Pavel alvokis la kredantojn zorgi ne pri la viruso, sed pri sia animo. Tamen, la konsilio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio alvokis la kredantojn "ne ignori ĝeneralajn higienajn normojn kaj sekvi kuracistajn rekomendojn". Ankaŭ en Rusio la eklezia estraro agnoskis realon de la danĝero. La 29an de marto la patriarko alvokis la kredantojn malobei "neraciajn pastrojn", kiuj malobservas la limigojn kaŭzitajn de la kronviruso. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Usono daŭre akuzas: Ĉinio lunde, la 27an de aprilo (2020), esprimis oponon al la intencoj de iuj en Usono gajni pli da voĉoj kaj subfosi la interesojn de Ĉinio per kalumnio kontraŭ Ĉinio sur la fono de la pandemio kaj usona prezidenta elekto. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang [耿爽 [kə̌ŋ ʂwǎŋ]], faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti memorandon de la Nacia Respublikana Senatana Komitato de Usono, kiu instigas respublikanajn kandidatojn trakti la kronvirusan pandemion per agresema atako kontraŭ Ĉinio. Geng diris, ke estas tre evidente, kial iuj politikaj fortoj en Usono ĉiam atakas Ĉinion, nun uzante la pandemion kiel armilon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronviruso tra la mondo: vendrede, la 24an de aprilo (2020), la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus [amhare: ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], avertis, ke spite al reduktiĝo de Covid-19 en Eŭropo, kreskas hodiaŭ la kontaĝo en Afriko kaj Latinameriko, kaj tial oni devas plu teni protektoregulojn. La estro de la monda organizo diris, ke ankaŭ en regionoj de orienta Eŭropo oni observas notindan kreskon de la malsano kaŭze de la nova kronviruso Sars-Cov-2, kiu infektis pli ol 2 milionojn 600 mil personojn kaj mortigis pli ol 180 mil pacientojn. Liaopinie, la regulaĵoj pri socia distanciĝo kaj hejmrestado havis bonajn rezultojn, sed tio ne signifas venkon kontraŭ la viruso aŭ ke la homoj ne estu vundeblaj, raportis la informagentejo Prensa Latina. La ĝenerala direktoro de OMS precizigis, ke estonte la homoj devos adaptiĝi al nova normaleco kaj zorgi pri proksimiĝo al aliaj homoj, ĝis oni povas identigi manieron venki la malsanon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)