Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKonfuzo en Vaŝingtono: vendrede, la 1an de majo (2020), la oficeoj de la direktoro de nacia informkolekta sekreta (spiona) servo de Usono sciigis en Vaŝingtono, ke la nova kronviruso ne estis kreita en laboratorioj, kiel dirite de la prezidento Donald Trump. La koncerna institucio aldonis, ke “la kronviruso ne estis kreita de homo, nek genetike modifita”, malkaŝante la rezultojn de esploroj farataj pri la origino de la mortiga viruso. La oficejo de la inteligencio asertis ke ekzistas ampleksa sciencista konsento en tiu ĉi usona institucio pri la temo, ĉar la origino de la viruso estas natura. Pluraj landoj, inkluzive de Rusio, jam neglektis la falsaĵojn de Vaŝingtono kontraŭ Ĉinio. La Monda Organizo pri Sano (MOS) kondamnis la asertojn de la usona registaro, klarigante, ke ne ekzistas pruvo pri tio, ke la viruso estis kreita en ĉina laboratorio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Funebro en Usono: merkrede, la 29an de aprilo (2020), laŭ funkciuloj kaj specialistoj de publika sano en Usono, Covid-19 mortigis pli da usonanoj ol la milito en Vjetnamio. Laŭ la datumoj kompilitaj de la universitato Johns Hopkins kaj la usonaj fakuloj de la sansistemo, en Usono la mortintoj jam pasis la nombron pli altan ol la 58 mil usonanoj forpasintaj en la milito de Vjetnamio, laŭraporte de la televida ĉeno Hispan-televido. La kontaĝitoj duobliĝis dum la lastaj 3 semajnoj kaj reprezentas trionon de ĉiuj infektoj de la pandemio en la mondo. Tamen, oni kredas ke la reala nombro da kontaĝoj kaj mortintoj estas multe pli granda ol la raportitaj, kaj Vaŝingtono kaŝas la veron al la usonanoj pri la kronviruso. La funkciuloj de la sektoro avertas, ke la manko de materialoj necesaj kaj taŭgaj laboristoj limigas la pruv-kapablon. Spertuloj pri publika sano atentigis, ke forigi la limigojn pri socia distanciĝo antaŭtempe povus provoki kreskon de novaj kontaĝoj, kaj alarmigis pri tio, ke la lando povus alfronti duan ondon de la viruso fine de la jaro. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La kronviruso trafis ortodoksajn ekleziulojn: lundon, la 27an de aprilo (2020), en Monaĥejo en Kievo, apartenanta al la Ukraina Ortodoksa Eklezio (de Moskva Patriarkeco), ĉiuj sacerdotoj kaj multaj monaĥoj, studentoj kaj instruistoj de la Kieva spirita akademio, infektiĝis je la kronviruso, kaj tri el ili mortis. La monaĥejestro Pavel alvokis la kredantojn zorgi ne pri la viruso, sed pri sia animo. Tamen, la konsilio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio alvokis la kredantojn "ne ignori ĝeneralajn higienajn normojn kaj sekvi kuracistajn rekomendojn". Ankaŭ en Rusio la eklezia estraro agnoskis realon de la danĝero. La 29an de marto la patriarko alvokis la kredantojn malobei "neraciajn pastrojn", kiuj malobservas la limigojn kaŭzitajn de la kronviruso. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)