Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronvirusaj kazoj malpliiĝis en Italio: sabate, la 2an de majo (2020), la Itala Departemento pri Civila Protekto publikigis raporton pri malpliiĝo de novaj infektokazoj laŭ novaj datumoj. Kun la proksimiĝo de la fino de la nacia fermo, la nombro de novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj malpliiĝis. Sabate la kronvirusa epidemio ankoraŭ forprenis 474 vivojn en la enfermita Italio, kreskigante la totalon ĝis 28 710. Preskaŭ 81% da homoj, kiuj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso, estas izolataj en iliaj hejmoj. Italio oficiale fermis la tutan landon de la 10a de marto. Ĝis nun, la itala registaro jam dufoje plilongigis la ferman periodon, kaj la ferma rimedo estas valida ĝis la 3a de majo, post kiam oni atendas malrapidan malfermiĝon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Konfuzo en Vaŝingtono: vendrede, la 1an de majo (2020), la oficeoj de la direktoro de nacia informkolekta sekreta (spiona) servo de Usono sciigis en Vaŝingtono, ke la nova kronviruso ne estis kreita en laboratorioj, kiel dirite de la prezidento Donald Trump. La koncerna institucio aldonis, ke “la kronviruso ne estis kreita de homo, nek genetike modifita”, malkaŝante la rezultojn de esploroj farataj pri la origino de la mortiga viruso. La oficejo de la inteligencio asertis ke ekzistas ampleksa sciencista konsento en tiu ĉi usona institucio pri la temo, ĉar la origino de la viruso estas natura. Pluraj landoj, inkluzive de Rusio, jam neglektis la falsaĵojn de Vaŝingtono kontraŭ Ĉinio. La Monda Organizo pri Sano (MOS) kondamnis la asertojn de la usona registaro, klarigante, ke ne ekzistas pruvo pri tio, ke la viruso estis kreita en ĉina laboratorio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Funebro en Usono: merkrede, la 29an de aprilo (2020), laŭ funkciuloj kaj specialistoj de publika sano en Usono, Covid-19 mortigis pli da usonanoj ol la milito en Vjetnamio. Laŭ la datumoj kompilitaj de la universitato Johns Hopkins kaj la usonaj fakuloj de la sansistemo, en Usono la mortintoj jam pasis la nombron pli altan ol la 58 mil usonanoj forpasintaj en la milito de Vjetnamio, laŭraporte de la televida ĉeno Hispan-televido. La kontaĝitoj duobliĝis dum la lastaj 3 semajnoj kaj reprezentas trionon de ĉiuj infektoj de la pandemio en la mondo. Tamen, oni kredas ke la reala nombro da kontaĝoj kaj mortintoj estas multe pli granda ol la raportitaj, kaj Vaŝingtono kaŝas la veron al la usonanoj pri la kronviruso. La funkciuloj de la sektoro avertas, ke la manko de materialoj necesaj kaj taŭgaj laboristoj limigas la pruv-kapablon. Spertuloj pri publika sano atentigis, ke forigi la limigojn pri socia distanciĝo antaŭtempe povus provoki kreskon de novaj kontaĝoj, kaj alarmigis pri tio, ke la lando povus alfronti duan ondon de la viruso fine de la jaro. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)