Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFunebro en Usono: merkrede, la 29an de aprilo (2020), laŭ funkciuloj kaj specialistoj de publika sano en Usono, Covid-19 mortigis pli da usonanoj ol la milito en Vjetnamio. Laŭ la datumoj kompilitaj de la universitato Johns Hopkins kaj la usonaj fakuloj de la sansistemo, en Usono la mortintoj jam pasis la nombron pli altan ol la 58 mil usonanoj forpasintaj en la milito de Vjetnamio, laŭraporte de la televida ĉeno Hispan-televido. La kontaĝitoj duobliĝis dum la lastaj 3 semajnoj kaj reprezentas trionon de ĉiuj infektoj de la pandemio en la mondo. Tamen, oni kredas ke la reala nombro da kontaĝoj kaj mortintoj estas multe pli granda ol la raportitaj, kaj Vaŝingtono kaŝas la veron al la usonanoj pri la kronviruso. La funkciuloj de la sektoro avertas, ke la manko de materialoj necesaj kaj taŭgaj laboristoj limigas la pruv-kapablon. Spertuloj pri publika sano atentigis, ke forigi la limigojn pri socia distanciĝo antaŭtempe povus provoki kreskon de novaj kontaĝoj, kaj alarmigis pri tio, ke la lando povus alfronti duan ondon de la viruso fine de la jaro. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La kronviruso trafis ortodoksajn ekleziulojn: lundon, la 27an de aprilo (2020), en Monaĥejo en Kievo, apartenanta al la Ukraina Ortodoksa Eklezio (de Moskva Patriarkeco), ĉiuj sacerdotoj kaj multaj monaĥoj, studentoj kaj instruistoj de la Kieva spirita akademio, infektiĝis je la kronviruso, kaj tri el ili mortis. La monaĥejestro Pavel alvokis la kredantojn zorgi ne pri la viruso, sed pri sia animo. Tamen, la konsilio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio alvokis la kredantojn "ne ignori ĝeneralajn higienajn normojn kaj sekvi kuracistajn rekomendojn". Ankaŭ en Rusio la eklezia estraro agnoskis realon de la danĝero. La 29an de marto la patriarko alvokis la kredantojn malobei "neraciajn pastrojn", kiuj malobservas la limigojn kaŭzitajn de la kronviruso. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Usono daŭre akuzas: Ĉinio lunde, la 27an de aprilo (2020), esprimis oponon al la intencoj de iuj en Usono gajni pli da voĉoj kaj subfosi la interesojn de Ĉinio per kalumnio kontraŭ Ĉinio sur la fono de la pandemio kaj usona prezidenta elekto. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang [耿爽 [kə̌ŋ ʂwǎŋ]], faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti memorandon de la Nacia Respublikana Senatana Komitato de Usono, kiu instigas respublikanajn kandidatojn trakti la kronvirusan pandemion per agresema atako kontraŭ Ĉinio. Geng diris, ke estas tre evidente, kial iuj politikaj fortoj en Usono ĉiam atakas Ĉinion, nun uzante la pandemion kiel armilon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)