Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronvirusaj kazoj kreskas en Rusio: lunde, la 4an de majo [2020], la rusia centro pri respondo al la kronvirusa malsano diris en deklaro, ke Rusio raportis novan tagan rekordon de kronvirusaj kazoj konfirmitaj dum la lastaj 24 horoj. La deklaro diris, ke la nombro de mortoj pro la pandemio pliiĝis je 58 al 1 280 dimanĉe [la 3an de majo 2020]. Laŭ la urbestro de Moskvo, Sergej Sobjanin [Сергей Собянин], la rezultoj de kribrado inter diversaj loĝantaraj grupoj indikas, ke ĉirkaŭ du procentoj de la loĝantaro de Moskvo – pli ol 12 milionoj en januaro - eble infektiĝis per la nova kronviruso. La rusia Ministerio pri Sano diris sabate, ke estas neniu kialo opinii, ke la pandemia situacio stabiliĝis en la lando kaj ke reguloj pri sekureco povas esti ignorataj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronvirusaj kazoj malpliiĝis en Italio: sabate, la 2an de majo (2020), la Itala Departemento pri Civila Protekto publikigis raporton pri malpliiĝo de novaj infektokazoj laŭ novaj datumoj. Kun la proksimiĝo de la fino de la nacia fermo, la nombro de novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj malpliiĝis. Sabate la kronvirusa epidemio ankoraŭ forprenis 474 vivojn en la enfermita Italio, kreskigante la totalon ĝis 28 710. Preskaŭ 81% da homoj, kiuj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso, estas izolataj en iliaj hejmoj. Italio oficiale fermis la tutan landon de la 10a de marto. Ĝis nun, la itala registaro jam dufoje plilongigis la ferman periodon, kaj la ferma rimedo estas valida ĝis la 3a de majo, post kiam oni atendas malrapidan malfermiĝon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Konfuzo en Vaŝingtono: vendrede, la 1an de majo (2020), la oficeoj de la direktoro de nacia informkolekta sekreta (spiona) servo de Usono sciigis en Vaŝingtono, ke la nova kronviruso ne estis kreita en laboratorioj, kiel dirite de la prezidento Donald Trump. La koncerna institucio aldonis, ke “la kronviruso ne estis kreita de homo, nek genetike modifita”, malkaŝante la rezultojn de esploroj farataj pri la origino de la mortiga viruso. La oficejo de la inteligencio asertis ke ekzistas ampleksa sciencista konsento en tiu ĉi usona institucio pri la temo, ĉar la origino de la viruso estas natura. Pluraj landoj, inkluzive de Rusio, jam neglektis la falsaĵojn de Vaŝingtono kontraŭ Ĉinio. La Monda Organizo pri Sano (MOS) kondamnis la asertojn de la usona registaro, klarigante, ke ne ekzistas pruvo pri tio, ke la viruso estis kreita en ĉina laboratorio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)