Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRamadan-fino inter siriaj ruinoj: marde, la 5an de majo (2020), en areo de la siria urbo Idlib, delokita siria familio finiĝis Ramadano kun familio-manĝado inter la ruboj de iama domo en plejparte detruita urbo ... La islama "Finfasta Tago" markas la finon de la fastmonato Ramadano. Dum tiu ĉi festotago islamanoj ĝuas unuan tagmanĝon post 30 tagoj da tuttaga fastado. Ili do festas ne nur la finiĝon de la fastado, sed ankaŭ dankas Alahon por doni al ili la forton praktiki la sinregadon. Krom la bona manĝaĵo, oni kutime vestas sin en novaj vestaĵoj kaj interŝanĝas donacojn kun parencoj kaj familianoj. La tago ankaŭ estas tradicie tago de pardon(pet)ado kaj finigo de kvereloj, aparte inter familianoj. En Turkio la festo estas nomata ankaŭ sukerfesto. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Kronvirusaj kazoj kreskas en Rusio: lunde, la 4an de majo [2020], la rusia centro pri respondo al la kronvirusa malsano diris en deklaro, ke Rusio raportis novan tagan rekordon de kronvirusaj kazoj konfirmitaj dum la lastaj 24 horoj. La deklaro diris, ke la nombro de mortoj pro la pandemio pliiĝis je 58 al 1 280 dimanĉe [la 3an de majo 2020]. Laŭ la urbestro de Moskvo, Sergej Sobjanin [Сергей Собянин], la rezultoj de kribrado inter diversaj loĝantaraj grupoj indikas, ke ĉirkaŭ du procentoj de la loĝantaro de Moskvo – pli ol 12 milionoj en januaro - eble infektiĝis per la nova kronviruso. La rusia Ministerio pri Sano diris sabate, ke estas neniu kialo opinii, ke la pandemia situacio stabiliĝis en la lando kaj ke reguloj pri sekureco povas esti ignorataj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Konfuzo en Vaŝingtono: vendrede, la 1an de majo (2020), la oficeoj de la direktoro de nacia informkolekta sekreta (spiona) servo de Usono sciigis en Vaŝingtono, ke la nova kronviruso ne estis kreita en laboratorioj, kiel dirite de la prezidento Donald Trump. La koncerna institucio aldonis, ke “la kronviruso ne estis kreita de homo, nek genetike modifita”, malkaŝante la rezultojn de esploroj farataj pri la origino de la mortiga viruso. La oficejo de la inteligencio asertis ke ekzistas ampleksa sciencista konsento en tiu ĉi usona institucio pri la temo, ĉar la origino de la viruso estas natura. Pluraj landoj, inkluzive de Rusio, jam neglektis la falsaĵojn de Vaŝingtono kontraŭ Ĉinio. La Monda Organizo pri Sano (MOS) kondamnis la asertojn de la usona registaro, klarigante, ke ne ekzistas pruvo pri tio, ke la viruso estis kreita en ĉina laboratorio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)