Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInternacia solidareco, sen Usono: lunde, la 4an de majo (2020), Tedros Adhanom Ghebreyesus [ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke la fina mezuro de sukceso en la batalo kontraŭ la nova kronviruso ne estos kiel rapide la iloj estos disvolvitaj, sed kiom egale ili povos esti distribuataj. Li diris, ke estos neakcepteble, ke iuj homoj en la mondo estas protektataj, dum aliaj restas elmetitaj al la viruso. Li rimarkigis, "Ĉi tio estas okazo ne nur por venki komunan malamikon, sed ankaŭ por forĝi komunan estontecon, la estontecon, en kiu ĉiuj homoj ĝuas rajton je la plej alta atingebla normo de sano." Tedros diris en la konferenco, ke la mondo alfrontas senprecedencan krizon pri publika sano. Li aldonis, "ni havas pli bonan kapablon ol iuj homoj en la historio por alfronti ĝin." La Eŭropa Unio kaj ĝiaj partneroj okazigis internacian promesfaran konferencon lunde [04 maj 2020] posttagmeze, celante kolekti 7,5 miliardojn da eŭroj en komenca fonduso por lanĉi tutmondan kunlaboron pri la kronaviruso. Donald Trump bedaŭrinde ne permesis, ke Usono partoprenu la iniciaton, kiel parto de sia agresema malsubteno al la Monda Organizo pri Sano. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ramadan-fino inter siriaj ruinoj: marde, la 5an de majo (2020), en areo de la siria urbo Idlib, delokita siria familio finiĝis Ramadano kun familio-manĝado inter la ruboj de iama domo en plejparte detruita urbo ... La islama "Finfasta Tago" markas la finon de la fastmonato Ramadano. Dum tiu ĉi festotago islamanoj ĝuas unuan tagmanĝon post 30 tagoj da tuttaga fastado. Ili do festas ne nur la finiĝon de la fastado, sed ankaŭ dankas Alahon por doni al ili la forton praktiki la sinregadon. Krom la bona manĝaĵo, oni kutime vestas sin en novaj vestaĵoj kaj interŝanĝas donacojn kun parencoj kaj familianoj. La tago ankaŭ estas tradicie tago de pardon(pet)ado kaj finigo de kvereloj, aparte inter familianoj. En Turkio la festo estas nomata ankaŭ sukerfesto. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Kronvirusaj kazoj kreskas en Rusio: lunde, la 4an de majo [2020], la rusia centro pri respondo al la kronvirusa malsano diris en deklaro, ke Rusio raportis novan tagan rekordon de kronvirusaj kazoj konfirmitaj dum la lastaj 24 horoj. La deklaro diris, ke la nombro de mortoj pro la pandemio pliiĝis je 58 al 1 280 dimanĉe [la 3an de majo 2020]. Laŭ la urbestro de Moskvo, Sergej Sobjanin [Сергей Собянин], la rezultoj de kribrado inter diversaj loĝantaraj grupoj indikas, ke ĉirkaŭ du procentoj de la loĝantaro de Moskvo – pli ol 12 milionoj en januaro - eble infektiĝis per la nova kronviruso. La rusia Ministerio pri Sano diris sabate, ke estas neniu kialo opinii, ke la pandemia situacio stabiliĝis en la lando kaj ke reguloj pri sekureco povas esti ignorataj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)