Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronvirusa katastrofo en Usono: merkrede, la 6an de majo, la usona prezidento Donald Trump rekonis, ke malfermo de lia lando provokos pliajn mortintojn pro la nova kronviruso. Li emfazis, ke ne estas “realisme” plu teni rekomendojn de socia izoliĝo dum longa tempo, kaj li aldonis: “Ni ne povas sidi hejme dum la venontaj tri jaroj”. Samtempe, la usona prezidento rifuzis la analizojn faritajn kontraŭ frua malfermo de la lando, la plej damaĝita pro la mortiga viruso en la mondo, kie oni raportis pli ol 78 000 mortintojn pro Kovimo-19 [Covid-19]. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Tago de Venko en Eŭropo: la 4an kaj 5an de majo, en la rusia urbo Niĵnij Novgorod oni kreis 75 portretojn por veteranoj de la Dua Mondmilito, ĝustatempe por la Tago de Venko. Tra Eŭropo, la Tago de Venko estis celebrata la 8an de majo 1945 por marki la formalan akcepton fare de la Aliancanoj de la Dua Mondmilito de la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio kaj de ĝiaj armaj fortoj. Tio markis la finon de la Dua Mondmilito en Eŭropo. La 30an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin dum la Batalo de Berlino. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Internacia solidareco, sen Usono: lunde, la 4an de majo (2020), Tedros Adhanom Ghebreyesus [ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke la fina mezuro de sukceso en la batalo kontraŭ la nova kronviruso ne estos kiel rapide la iloj estos disvolvitaj, sed kiom egale ili povos esti distribuataj. Li diris, ke estos neakcepteble, ke iuj homoj en la mondo estas protektataj, dum aliaj restas elmetitaj al la viruso. Li rimarkigis, "Ĉi tio estas okazo ne nur por venki komunan malamikon, sed ankaŭ por forĝi komunan estontecon, la estontecon, en kiu ĉiuj homoj ĝuas rajton je la plej alta atingebla normo de sano." Tedros diris en la konferenco, ke la mondo alfrontas senprecedencan krizon pri publika sano. Li aldonis, "ni havas pli bonan kapablon ol iuj homoj en la historio por alfronti ĝin." La Eŭropa Unio kaj ĝiaj partneroj okazigis internacian promesfaran konferencon lunde [04 maj 2020] posttagmeze, celante kolekti 7,5 miliardojn da eŭroj en komenca fonduso por lanĉi tutmondan kunlaboron pri la kronaviruso. Donald Trump bedaŭrinde ne permesis, ke Usono partoprenu la iniciaton, kiel parto de sia agresema malsubteno al la Monda Organizo pri Sano. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)