Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsona kaj britia reakciuloj: ĵaŭde, la 7an de majo (2020), brita verkisto George Galloway, avertis ke, Usono aktive celas multflankan konflikton kun Ĉinio – kulturan, diplomatian, ekonomian kaj... eble militan, por distri la publikon de sia malsukcesa batalo kontraŭ la nova kronviruso. Usono kaj Britio lastatempe distanciĝas de la eŭropa kaj tutmonda komunumoj, dum ambaŭ landoj frape malbone regas la kronvirusan krizon en siaj propraj landoj. (Laŭ raporto de la televid-kanalo RT [Rusio Hodiaŭ])

Kronvirusa katastrofo en Usono: merkrede, la 6an de majo, la usona prezidento Donald Trump rekonis, ke malfermo de lia lando provokos pliajn mortintojn pro la nova kronviruso. Li emfazis, ke ne estas “realisme” plu teni rekomendojn de socia izoliĝo dum longa tempo, kaj li aldonis: “Ni ne povas sidi hejme dum la venontaj tri jaroj”. Samtempe, la usona prezidento rifuzis la analizojn faritajn kontraŭ frua malfermo de la lando, la plej damaĝita pro la mortiga viruso en la mondo, kie oni raportis pli ol 78 000 mortintojn pro Kovimo-19 [Covid-19]. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Tago de Venko en Eŭropo: la 4an kaj 5an de majo, en la rusia urbo Niĵnij Novgorod oni kreis 75 portretojn por veteranoj de la Dua Mondmilito, ĝustatempe por la Tago de Venko. Tra Eŭropo, la Tago de Venko estis celebrata la 8an de majo 1945 por marki la formalan akcepton fare de la Aliancanoj de la Dua Mondmilito de la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio kaj de ĝiaj armaj fortoj. Tio markis la finon de la Dua Mondmilito en Eŭropo. La 30an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin dum la Batalo de Berlino. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)