Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronviruso en Afriko: sur la afrika kontinento, Sud-Afriko pagas la plej altan koston pro la pandemio de Kovim-19. Malgraŭ la pluirado de la epidemio, la registaro permesis ekde la 1-a de majo al pli ol unu kaj duona milionoj da homoj rekomenci labori en la industrioj de konstruado, riparado kaj teksado. Se oni rajtas fidi la aŭtoritatojn, ekde kvin semajnoj la koronvirusa pandemio estis bremsita pro baraj rimedoj starigitaj tra la tuta lando. Laŭ la prezidanto Cyril Ramaphosa, multaj kvartaloj estis submetitaj al amasa kontrolado por batali kontraŭ la viruso. Cetere pro siaj malpli ol 2 000 mortintoj, Afriko restas unu el la malplej trafitaj de Kovim-19 kontinentoj, dum la malsano jam pereigis ĉirkaŭ 250 000 homojn tra la mondo. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Usona kaj britia reakciuloj: ĵaŭde, la 7an de majo (2020), brita verkisto George Galloway, avertis ke, Usono aktive celas multflankan konflikton kun Ĉinio – kulturan, diplomatian, ekonomian kaj... eble militan, por distri la publikon de sia malsukcesa batalo kontraŭ la nova kronviruso. Usono kaj Britio lastatempe distanciĝas de la eŭropa kaj tutmonda komunumoj, dum ambaŭ landoj frape malbone regas la kronvirusan krizon en siaj propraj landoj. (Laŭ raporto de la televid-kanalo RT [Rusio Hodiaŭ])

Tago de Venko en Eŭropo: la 4an kaj 5an de majo, en la rusia urbo Niĵnij Novgorod oni kreis 75 portretojn por veteranoj de la Dua Mondmilito, ĝustatempe por la Tago de Venko. Tra Eŭropo, la Tago de Venko estis celebrata la 8an de majo 1945 por marki la formalan akcepton fare de la Aliancanoj de la Dua Mondmilito de la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio kaj de ĝiaj armaj fortoj. Tio markis la finon de la Dua Mondmilito en Eŭropo. La 30an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin dum la Batalo de Berlino. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)