Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsono kaj Brazilo ignoris la avertojn: marde, la 12an de majo [2020], Margaret Harris, de la Monda Organizo pri Sano (MOS), asertis, ke la avertoj faritaj de la organizo en la komenco de la kronvirusa epidemio ne estis serioze atentitaj de Usono kaj Brazilo. Usono estas lando kun la plej alta nombro da infektitoj per Covid-19 tutmonde, kun pli ol 80 000 mortintoj. Brazilo estas unu el la landoj plej damaĝitaj de la pandemio en Latinameriko. Margaret Harris ankaŭ diris, ke la kronvirusoj estas “tre komplikaj virusoj”, kaj malfacilas produkti vakcinojn kontraŭ ili, kvankam ekzistas promesplenaj traktadoj. Ŝi diris: “Ni havas kelkajn traktadojn, kiuj ŝajnas esti laŭ fruaj studoj limigantaj la severecon de la malsano”, rimarkante, ke en la momento ne ekzistas “io ajn kapabla mortigi aŭ haltigi la viruson” entute. (laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Sovetunio kaj la Dua Mondmilito: Rusio akuzis Usonon pri distordo de la historio de la Dua Mondmilito kaj subtakso de la rolo de Sovetunio en la venko super Nazia Germanio. La rusia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris dimanĉe [10 maj 2020] en deklaro, "Ni ege indignas pro la provo distordi la rezultojn de la venko super naziismo kaj la decidan kontribuon de nia lando". La ministerio diris, ke ĝi ne povas ignori la komenton afiŝitan de la Blanka Domo en sociaj retoj, kiu mencias nur Usonon kaj Brition kiel venkintojn super la nazioj. Ĝi diris, ke la usonaj oficialuloj havas nek kuraĝon nek volon doni respekton al la nediskutebla rolo kaj la grandega nombro de mortoj de la Ruĝa Armeo kaj la sovetia popolo en la nomo de la tuta homaro. Rusio sabate [09 maj 2020] mallonge celebris la 75an datrevenon de la sovetia venko super la nazioj en la Dua Mondmilito, meze de sia intensa batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. (laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La kronviruso en Eŭropo: iom post iom antaŭeniras la permeso elhejmiĝi en Eŭropo komence de majo. Aŭstrio estis unu el la unuaj landoj, kiuj ekpermesis elhejmiĝon ekde la 14a de aprilo. «Ni sukcese efektivigis tiun ĉi unuan etapon de malfermiĝo», opiniis Rudolf Anschober, la aŭstria ministro pri sano, mardon la 5an de majo. Oni antaŭvidas malfermiĝon de kafejoj kaj restoracioj la 15-an de majo en Aŭstrio kaj malfermiĝon de lernejoj tri tagojn poste. Lundon, la 4-an de majo, multaj aliaj eŭropaj landoj ekstarigis rimedojn por malpliigi la elhejmiĝan malpermeson. La itala loĝantaro nuntempe rajtas eliri ekzemple por labori, kun aliaj reguloj por aliaj regionoj. En Hispanio, unu el la plej trafitaj landoj, la vivo zorgeme rekomenciĝis. Malgrandaj komercejoj komencis remalfermiĝi. Dekkvino da landoj kiel Belgio, Portugalio, Serbio, Pollando, Grekio, k.a., komencis la elhejmiĝan procedon. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)