Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNova rekordo de mortoj en Brazilo: mardon, la 12an de majo [2020], 881 brazilanoj pereis pro Kovim-19, kio estas nova taga rekordo por tiu sudamerika lando, kies sumo de mortintoj staras je 12 400 vendredon, la 14an de majo. Prezidento Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] kontraŭas ĉiujn enhejmiĝajn kaj kvarantenajn rimedojn. Li invitas la loĝantaron retrovi sian vivon kaj remalfermi la komercejojn. Tamen, laŭ opinisondo publikigita la 12an de majo, 67,3% da sonditoj favoras truditan enhejmiĝon. Pro sia ĝenerala politiko Bolsonaro, kiun oni nomas «tropika Trumpo», suferis malpliiĝon de sia populareco. Ĉirkaŭ 55,4% da brazilanoj malakceptas lian regadon de la lando. Krome, brazilaj esploristoj faris studon, laŭ kiu la nombro da infektiĝoj estas multege plia ol la tiutaga oficiala nombro. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Usono kaj Brazilo ignoris la avertojn: marde, la 12an de majo [2020], Margaret Harris, de la Monda Organizo pri Sano (MOS), asertis, ke la avertoj faritaj de la organizo en la komenco de la kronvirusa epidemio ne estis serioze atentitaj de Usono kaj Brazilo. Usono estas lando kun la plej alta nombro da infektitoj per Covid-19 tutmonde, kun pli ol 80 000 mortintoj. Brazilo estas unu el la landoj plej damaĝitaj de la pandemio en Latinameriko. Margaret Harris ankaŭ diris, ke la kronvirusoj estas “tre komplikaj virusoj”, kaj malfacilas produkti vakcinojn kontraŭ ili, kvankam ekzistas promesplenaj traktadoj. Ŝi diris: “Ni havas kelkajn traktadojn, kiuj ŝajnas esti laŭ fruaj studoj limigantaj la severecon de la malsano”, rimarkante, ke en la momento ne ekzistas “io ajn kapabla mortigi aŭ haltigi la viruson” entute. (laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Sovetunio kaj la Dua Mondmilito: Rusio akuzis Usonon pri distordo de la historio de la Dua Mondmilito kaj subtakso de la rolo de Sovetunio en la venko super Nazia Germanio. La rusia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris dimanĉe [10 maj 2020] en deklaro, "Ni ege indignas pro la provo distordi la rezultojn de la venko super naziismo kaj la decidan kontribuon de nia lando". La ministerio diris, ke ĝi ne povas ignori la komenton afiŝitan de la Blanka Domo en sociaj retoj, kiu mencias nur Usonon kaj Brition kiel venkintojn super la nazioj. Ĝi diris, ke la usonaj oficialuloj havas nek kuraĝon nek volon doni respekton al la nediskutebla rolo kaj la grandega nombro de mortoj de la Ruĝa Armeo kaj la sovetia popolo en la nomo de la tuta homaro. Rusio sabate [09 maj 2020] mallonge celebris la 75an datrevenon de la sovetia venko super la nazioj en la Dua Mondmilito, meze de sia intensa batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. (laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)