Skizo | Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-18 |
Permesilo | ![]() |
Aŭskultu | |
Teksto | Ŝtreĉa elhejmiĝo en Hispanio: lundon, la 11an de majo, Hispanio, unu el la plej trafitaj landoj de la kronvirusa pandemio, komencis maldevigi iujn kvarantenajn rimedojn laŭ zonoj. Tiu ĉi malfermiĝo ne koncernas Madridon kaj Barcelonon, la du plej loĝatajn urbojn en tiu lando. La centra registaro rifuzis la peton de Madrido eniri la "unuan fazon", kvankam Isabel Díaz Ayuzi, la prezidantino de tiu regiono, jam promesis al la madridanoj rekomencon de ekonomia aktivado. Ŝi ne kontentiĝas pri la 16 miliardoj da eŭroj promesitaj de la ŝtato por kompensi la malŝparojn. Ŝi akuzis la registaron pri "maltravidebleco". Do tiu ĉi malkvaranteniĝa afero verŝis oleon en la fajron dum tempo de jam ŝtreĉaj rilatoj inter la regionoj kaj la ŝtato. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj) Nova rekordo de mortoj en Brazilo: mardon, la 12an de majo [2020], 881 brazilanoj pereis pro Kovim-19, kio estas nova taga rekordo por tiu sudamerika lando, kies sumo de mortintoj staras je 12 400 vendredon, la 14an de majo. Prezidento Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] kontraŭas ĉiujn enhejmiĝajn kaj kvarantenajn rimedojn. Li invitas la loĝantaron retrovi sian vivon kaj remalfermi la komercejojn. Tamen, laŭ opinisondo publikigita la 12an de majo, 67,3% da sonditoj favoras truditan enhejmiĝon. Pro sia ĝenerala politiko Bolsonaro, kiun oni nomas «tropika Trumpo», suferis malpliiĝon de sia populareco. Ĉirkaŭ 55,4% da brazilanoj malakceptas lian regadon de la lando. Krome, brazilaj esploristoj faris studon, laŭ kiu la nombro da infektiĝoj estas multege plia ol la tiutaga oficiala nombro. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj) Ĉefkortumo malaprobas Viktor Orbán: merkrede, la 13an de majo [2020], la plej alta hungara jurisdikcio konfirmis pagon de monkompenso favore al sesdek romaaj infanoj. Inter 2003 kaj 2017 en lernejo, nord-oriente de Hungario, ili estis dispartigitaj de la aliaj lernejanoj sur etna bazo. La kortuma decido reprezentas gravan malsukceson por la registaro de Viktor Orbán. En lernejo en vilaĝo nord-oriente de Hungario la romaaj infanoj estis izolitaj disde la ne-romaaj kaj partoprenis nek promenadojn nek sportojn. Marde la 12an de majo la hungara Ĉefkortumo pravigis la viktimojn, validigante monkompenson por ili. Post longdaŭra jura lukto komencita en 2011, la hungara Ŝtato devas pagi 280 000 eŭrojn, egale disdonotajn al la sesdek plendintoj. (laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni) |