Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronvirusa krizo en Barato: la 12an de majo [2020], Ĉefministro Narendra Modi [guĝarate: નરે દામોદરદાસ મોદી ˈnəɾendrə ˈmodiː] malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la "memsufiĉecon" de la lando per "lokaj provizoĉenoj". Tiu ĉi plano celas precipe kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas en Barato, kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nova rekordo de mortoj en Brazilo: mardon, la 12an de majo [2020], 881 brazilanoj pereis pro Kovim-19, kio estas nova taga rekordo por tiu sudamerika lando, kies sumo de mortintoj staras je 12 400 vendredon, la 14an de majo. Prezidento Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] kontraŭas ĉiujn enhejmiĝajn kaj kvarantenajn rimedojn. Li invitas la loĝantaron retrovi sian vivon kaj remalfermi la komercejojn. Tamen, laŭ opinisondo publikigita la 12an de majo, 67,3% da sonditoj favoras truditan enhejmiĝon. Pro sia ĝenerala politiko Bolsonaro, kiun oni nomas «tropika Trumpo», suferis malpliiĝon de sia populareco. Ĉirkaŭ 55,4% da brazilanoj malakceptas lian regadon de la lando. Krome, brazilaj esploristoj faris studon, laŭ kiu la nombro da infektiĝoj estas multege plia ol la tiutaga oficiala nombro. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉefkortumo malaprobas Viktor Orbán: merkrede, la 13an de majo [2020], la plej alta hungara
jurisdikcio konfirmis pagon de monkompenso favore al sesdek romaaj infanoj. Inter 2003 kaj 2017
en lernejo, nord-oriente de Hungario, ili estis dispartigitaj de la aliaj lernejanoj sur etna bazo. La
kortuma decido reprezentas gravan malsukceson por la registaro de Viktor Orbán. En lernejo en
vilaĝo nord-oriente de Hungario la romaaj infanoj estis izolitaj disde la ne-romaaj kaj partoprenis nek
promenadojn nek sportojn. Marde la 12an de majo la hungara Ĉefkortumo pravigis la viktimojn,
validigante monkompenson por ili. Post longdaŭra jura lukto komencita en 2011, la hungara Ŝtato
devas pagi 280 000 eŭrojn, egale disdonotajn al la sesdek plendintoj. (laŭ raporto de Neniam Milito
Inter Ni)