Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio subtenas Mondan Organizon pri Sano: lunde, la 18an de majo, ĉina prezidanto Xí Jìnpíng [ɕǐ tɕìn.phǐŋ 习近平] faris videan salutparoladon en la malferma ceremonio de la 73a sesio de la Monda Organizo pri Sano. En la parolado la ĉina prezidanto interalie faris jenajn proponojn por rezisti Kovim-19 [COVID-19]: “Ni devas fari ĉion, kion ni povas por kontraŭbatali la pandemion; La Monda Organizo pri Sano devas gvidi la tutmondan kampanjon kontraŭ la pandemio; Ni devas liveri pli grandan subtenon al Afriko; Ni devas plifortigi tutmondan preventadon en la publika sano; Ni devas restartigi ekonomian kaj socian disvolviĝon; Ni devas plifortigi internacian kunlaboron.” (laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronvirusa krizo en Barato: la 12an de majo [2020], Ĉefministro Narendra Modi [guĝarate: નરે દામોદરદાસ મોદી ˈnəɾendrə ˈmodiː] malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la "memsufiĉecon" de la lando per "lokaj provizoĉenoj". Tiu ĉi plano celas precipe kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas en Barato, kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ŝtreĉa elhejmiĝo en Hispanio: lundon, la 11an de majo, Hispanio, unu el la plej trafitaj landoj de la kronvirusa pandemio, komencis maldevigi iujn kvarantenajn rimedojn laŭ zonoj. Tiu ĉi malfermiĝo ne koncernas Madridon kaj Barcelonon, la du plej loĝatajn urbojn en tiu lando. La centra registaro rifuzis la peton de Madrido eniri la "unuan fazon", kvankam Isabel Díaz Ayuzi, la prezidantino de tiu regiono, jam promesis al la madridanoj rekomencon de ekonomia aktivado. Ŝi ne kontentiĝas pri la 16 miliardoj da eŭroj promesitaj de la ŝtato por kompensi la malŝparojn. Ŝi akuzis la registaron pri "maltravidebleco". Do tiu ĉi malkvaranteniĝa afero verŝis oleon en la fajron dum tempo de jam ŝtreĉaj rilatoj inter la regionoj kaj la ŝtato. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)