Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVideblas gondoloj en Venecio: lunde, la 18an de majo [2020], en Venecio, oni denove vidis tie la kutimajn gondolojn, post kiam Italio malstreĉis siajn limigojn pri Kovimo-19. La gondolaj ŝipistoj ankoraŭ portas maskojn kaj kirurgiajn gantojn. En boatoj la seĝoj estas interspacigitaj por konformi al la reguloj pri sociaj distanciĝo. Kompreneble ankoraŭ plejparte mankas turistoj en Venecio, sed denove vidi elegantajn gondolojn sur la kanaloj donas al homoj almenaŭ senton de normaleco kaj espero. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)

Kronvirusa krizo en Barato: la 12an de majo [2020], Ĉefministro Narendra Modi [guĝarate: નરે દામોદરદાસ મોદી ˈnəɾendrə ˈmodiː] malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la "memsufiĉecon" de la lando per "lokaj provizoĉenoj". Tiu ĉi plano celas precipe kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas en Barato, kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Profesia novaĵ-video en Esperanto: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĉina Radio Internacia prezentis teknike altkvalitan profesian novaĵ-videon, tute en Esperanto, pri la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La videon oni povas spekti en sociaj platformoj kaj retejoj, kaj la iniciato signifas gravan disvolviĝon de la uzado de Esperanto de novaĵ-agentejoj. (laŭ raporto de Studio kaj Ĉina Radio Internacia)