Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTutmondaj ekonomiaj problemoj: lastatempe, ekonomikistoj tra la mondo, avertas pri la grava soci-ekonomia situacio nuntempe kaj pli kaj pli oni aŭdas diskutojn pri ekonomia recesio kaj eĉ depresio. Recesio estas la malfortiĝo, modesta malpliiĝo de la ekonomia aktivado por ioma tempo. Dum recesio aperas vendaj malfacilaĵoj de la produktado kaj disponeblaj servoj. En tiu tempo, la entreprenoj klopodas ŝpari monon kaj ofte maldungas laboristojn. Depresio estas ekonomia krizo kiu konsistas en granda daŭra malpliigo de produktado kaj konsumo, akompanata de altaj indicoj de sendungeco kaj de entreprenaj bankrotoj. Ĝi estas konsiderata kiel ekstrema formo de recesio. Ĝi diferencas el recesio je tio ke tiu estas nur normala kaj provizora malakcelo de la konjunkturo, dum depresio estas la plej malalta punkto de la ekonomia ciklo. Bedaŭrinde en multaj partoj de la mondo, homoj daŭre alfrontas depresion kun profundaj konsekvencoj por ilia vivo. (laŭ raporto de Vikipedio)

Videblas gondoloj en Venecio: lunde, la 18an de majo [2020], en Venecio, oni denove vidis tie la kutimajn gondolojn, post kiam Italio malstreĉis siajn limigojn pri Kovimo-19. La gondolaj ŝipistoj ankoraŭ portas maskojn kaj kirurgiajn gantojn. En boatoj la seĝoj estas interspacigitaj por konformi al la reguloj pri sociaj distanciĝo. Kompreneble ankoraŭ plejparte mankas turistoj en Venecio, sed denove vidi elegantajn gondolojn sur la kanaloj donas al homoj almenaŭ senton de normaleco kaj espero. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)

Profesia novaĵ-video en Esperanto: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĉina Radio Internacia prezentis teknike altkvalitan profesian novaĵ-videon, tute en Esperanto, pri la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La videon oni povas spekti en sociaj platformoj kaj retejoj, kaj la iniciato signifas gravan disvolviĝon de la uzado de Esperanto de novaĵ-agentejoj. (laŭ raporto de Studio kaj Ĉina Radio Internacia)