Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDonald Trump denove disŝiras traktaton: vendrede, la 22an de majo [2020], usona prezidento Donald Trump anoncis, ke Vaŝingtono retiriĝas el la tiel nomata "Traktato pri Malfermaj Ĉieloj" pro neklaraj kialoj, sed akuzante Rusion, ke tiu lando "ne plenumis siajn devojn" laŭ la postuloj de la traktato. La traktato pri malfermaj ĉieloj subskribita en 1992 en Helsinko, ebligas al militaj observantoj efektivigi flugojn senarmitajn por aera gvatado kun la celo havi bildojn de trupmoviĝoj kaj ŝipoj en vasta teritorio, el la kanada urbo Vankuvero ĝis la haveno de Vladivostoko, en la fora rusia oriento. La naciisma prezidento Donald Trump havas historion de retiriĝo el internaciaj traktatoj kaj internacie kunlaborantaj organizaĵoj. Li interalie retiriĝis el la Pariza Klimata Interkonsento, ĉesigis financadon de Monda Organizo pri Sano, subfosis la nuklean interkonsenton kun Irano, kaj retiriĝis el Unesko, organizaĵo, kun kiu Universala Esperanto-Asocio proksime kunlaboras. Nur decida voĉdona malvenko de Donald Trump en novembro povus restarigi internacian kunlaboron de Usono kun la internacia komunumo, kaj ... oni povus diri: savu la mondon de la daŭre kreskanta katastrofo. (laŭ raportoj de Studio kaj Maritza Gutiérrez González)

Malfermiĝis kafejoj en Sarajevo: antaũ nelonge kafejoj denove malfermiĝis en Sarajevo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde sia fondiĝo de la Otomanoj en la jaro 1461. Ĝis nun Bosnio, lando kun ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj, havis 2 400 kronvirusajn kazojn, kun 140 mortoj. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)

Profesia novaĵ-video en Esperanto: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĉina Radio Internacia prezentis teknike altkvalitan profesian novaĵ-videon, tute en Esperanto, pri la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La videon oni povas spekti en sociaj platformoj kaj retejoj, kaj la iniciato signifas gravan disvolviĝon de la uzado de Esperanto de novaĵ-agentejoj. (laŭ raporto de Studio kaj Ĉina Radio Internacia)