Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUnuiĝintaj Nacioj avertas pri malriĉeco en Afriko: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] diris, ke milionoj da homoj "povas fali en ekstreman malriĉecon" kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu "malbonigos la nunajn malegalecojn". La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed, laŭ s-ro Guterres, la viruso estas nur "je la komenco". Li alvokis al "tutmonda solidareco" kun Afriko, kaj al investado de "200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado" kaj al "ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn". (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Donald Trump denove disŝiras traktaton: vendrede, la 22an de majo, usona prezidento Donald Trump anoncis ke Vaŝingtono retiriĝas de la tiel nomata "Traktato de Malfermaj Ĉieloj" pro neklaraj kialoj, sed akuzante Rusio ke tiu lando "ne plenumis siajn devojn" laŭ la postuloj de la traktato. La traktato de malfermaj ĉieloj subskribita en 1992 en Helsinko, ebligas al militaj observantoj efektivigi flugojn senarmitajn por aera gvatado kun la celo havi bildojn de trupmoviĝoj kaj ŝipoj en vasta teritorio, el la kanada urbo Vankuvero ĝis la haveno de Vladivostoko, en la fora rusa oriento. La naciisma prezidento Donald Trump havas historion de retiriĝo de internaciaj traktatoj kaj internacie kunlaborantaj organizaĵoj. Li interalie retiriĝis de la Pariza Klimata Interkonsento, ĉesis financadon de Monda Organizo pri Sano, subfosis la nuklean interkonsenton kun Irano, kaj retiriĝis de Unesko, organizaĵo kun kiu Universala Esperanto Asocio proksime kunlaboras. Nur decida voĉdona malvenko de Donald Trump en novembro povus restarigi internacian kunlaboron de Usono kun la internacia komunumo, kaj ... oni povus diri: savu la mondon de daŭre kreskanta katastrofo (laŭ raportoj de Studio kaj Maritza Gutiérrez González)

Malfermiĝis kafejoj en Sarajevo: antaũ nelonge kafejoj denove malfermiĝis en Sarajevo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde sia fondiĝo de la Otomanoj en la jaro 1461. Ĝis nun Bosnio, lando kun ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj, havis 2 400 kronvirusajn kazojn, kun 140 mortoj. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)