Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBerlina-Pariza interkonsento: lundon, la 18an de majo [2020], la germana kancelierino Angela Merkel kaj la franca prezidanto Emmanuel Macron interkonsentis pri eŭropa agadplano je 500 miliardoj da eŭroj por restarigi la eŭropan ekonomion kaj alfronti la sekvojn de la krizo de Kovim-19. La du reprezantantoj nomis la akordon "spezkapitalo ambicia, ĝustatempa kaj laŭcela". Per monpruntoj al la merkatoj "nome de la Eŭropa Unio" kaj per precizaj elspezoj, la plano ĉefe celas la plej trafitajn landojn. Por certaj ekonomioj, "ne temas pri monpruntoj sed pri monprovizoj", certigis Emmanuel Macron. Oni ankaŭ proponis komunan strategion pri sanitara suvereneco, kun interalie komunaj stokoj de farmaciaj provizoj por la tuta eŭropunia membraro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Unuiĝintaj Nacioj avertas pri malriĉeco en Afriko: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] diris, ke milionoj da homoj "povas fali en ekstreman malriĉecon" kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu "malbonigos la nunajn malegalecojn". La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed, laŭ s-ro Guterres, la viruso estas nur "je la komenco". Li alvokis al "tutmonda solidareco" kun Afriko, kaj al investado de "200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado" kaj al "ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn". (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Donald Trump denove disŝiras traktaton: vendrede, la 22an de majo, usona prezidento Donald Trump anoncis ke Vaŝingtono retiriĝas de la tiel nomata "Traktato de Malfermaj Ĉieloj" pro neklaraj kialoj, sed akuzante Rusio ke tiu lando "ne plenumis siajn devojn" laŭ la postuloj de la traktato. La traktato de malfermaj ĉieloj subskribita en 1992 en Helsinko, ebligas al militaj observantoj efektivigi flugojn senarmitajn por aera gvatado kun la celo havi bildojn de trupmoviĝoj kaj ŝipoj en vasta teritorio, el la kanada urbo Vankuvero ĝis la haveno de Vladivostoko, en la fora rusa oriento. La naciisma prezidento Donald Trump havas historion de retiriĝo de internaciaj traktatoj kaj internacie kunlaborantaj organizaĵoj. Li interalie retiriĝis de la Pariza Klimata Interkonsento, ĉesis financadon de Monda Organizo pri Sano, subfosis la nuklean interkonsenton kun Irano, kaj retiriĝis de Unesko, organizaĵo kun kiu Universala Esperanto Asocio proksime kunlaboras. Nur decida voĉdona malvenko de Donald Trump en novembro povus restarigi internacian kunlaboron de Usono kun la internacia komunumo, kaj ... oni povus diri: savu la mondon de daŭre kreskanta katastrofo (laŭ raportoj de Studio kaj Maritza Gutiérrez González)