Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLatinameriko alfrontas grandan kreskon de infektiĝoj: vendredon la 22an de majo [2020] en Brazilo, malgraŭ pli ol 20 000 mortoj kaj 310 000 infektiĝoj, Prezidanto Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] daŭre malpliigis la gravecon de la viruso kaj kontraŭis la ideon de trudizoliĝo. Severe mankas al tiu lando materiaj kaj homaj rimedoj, kaj ĝi devas reagi al la krizo per la konstruado de portempaj tombejoj. Oni spertis fortan kreskon de mortoj kaj de infektiĝoj en Ĉilio (57 780 kazoj kaj 589 mortintoj), en Kolombio (18 330 kazoj kaj 652 mortintoj) kaj en Nikaragvo (279 kazoj kaj 17 mortintoj), kiun la Tutamerika Organizaĵo pri Sano akuzas pri malĝusta taksado de la nombro da kazoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Berlina-Pariza interkonsento: lundon, la 18an de majo [2020], la germana kancelierino Angela Merkel kaj la franca prezidanto Emmanuel Macron interkonsentis pri eŭropa agadplano je 500 miliardoj da eŭroj por restarigi la eŭropan ekonomion kaj alfronti la sekvojn de la krizo de Kovim-19. La du reprezantantoj nomis la akordon "spezkapitalo ambicia, ĝustatempa kaj laŭcela". Per monpruntoj al la merkatoj "nome de la Eŭropa Unio" kaj per precizaj elspezoj, la plano ĉefe celas la plej trafitajn landojn. Por certaj ekonomioj, "ne temas pri monpruntoj sed pri monprovizoj", certigis Emmanuel Macron. Oni ankaŭ proponis komunan strategion pri sanitara suvereneco, kun interalie komunaj stokoj de farmaciaj provizoj por la tuta eŭropunia membraro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Unuiĝintaj Nacioj avertas pri malriĉeco en Afriko: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] diris, ke milionoj da homoj "povas fali en ekstreman malriĉecon" kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu "malbonigos la nunajn malegalecojn". La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed, laŭ s-ro Guterres, la viruso estas nur "je la komenco". Li alvokis al "tutmonda solidareco" kun Afriko, kaj al investado de "200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado" kaj al "ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn". (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)