Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMalfermiĝis Kastelo de Versailles [Château de Versailles [ʃɑto d(ə) vɛʁsɑj]] : merkrede, la 27an de majo [2020], en Parizo, Francio oni malfermis la fermitan ekde la 13a de marto pro la kronvirusa epidemio mondfaman grandegan Kastelon de Versailles en Versailles-antaŭurbo de Parizo En la Palaco troviĝas pluraj plej diversaj mirindaĵoj, nome la enireja esplanado, la ĝardenoj, la Koridoro de Speguloj ktp. La Kastelo de Versailles bonvenigas 10 milionojn da vizitantoj ĉiujare. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Ĉu finiĝas la gvida rolo de Usono en la mondo? La Eŭropa Unio (EU) elstarigis, ke la gvida rolo de Usono en la mondo alvenas al fino, kaj la potenca ekvilibro kliniĝas al Azio. “Analizistoj jam delonge parolas pri la fino de sistemo gvidata de Usono kaj la alveno de Azia Jarcento”, diris la diplomatiestro de la Eŭropa Unio (UE), Josep Borrell, dum renkontiĝo kun germanaj ambasadoroj. Laŭ opinio de Borrell, la mondo travivas “potenco-ŝanĝiĝon de Okcidento al Oriento”, kies turnopunkto estas la pandemio de la nova kronviruso, kaŭzanto de Covid-19, raportas HispanTV. En tiu ĉi situacio, Borrell asertis, ke sur la komunuma bloko kreskis “premo por elekti flankon.” Pri tio li emfazis, ke EU devus sekvi siajn “proprajn interesojn kaj valorojn kaj eviti esti uzata de unu aŭ alia”. Nuntempe, Usono estas engaĝita en kverelo kun Ĉinio pri la kronvirusa krizo, batalo, kiu, laŭ analizistoj, transformos la tutmondan potenc-akson al la azia giganto. Fakte, la kritikaj voĉoj konsideras la unuflankismon kaj protektismon trudatan de Usono de Donald Trump kiel minacon al la monda kunlaboro bezonata por transvivi la krizon sanitaran provokatan de la nova kronviruso. Samsence, oni atentigas pri tio, ke Usono ne plu estos vidata kiel internacia gvidanto – pro la malkompetento de ĝia registaro. Efektive, laŭ opinio de kelkaj analizistoj kaj observantoj, Usono perdas sian rolon de superpotenco pro sia malbona mastrumo fronte al la apero de la infekto en sia teritorio. Dume, la kaoza agado de Trump estas komparata kun la bonaj proponoj de aliaj landoj kiel Ĉinio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Latinameriko alfrontas grandan kreskon de infektiĝoj: vendredon la 22an de majo [2020] en Brazilo, malgraŭ pli ol 20 000 mortoj kaj 310 000 infektiĝoj, Prezidanto Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] daŭre malpliigis la gravecon de la viruso kaj kontraŭis la ideon de trudizoliĝo. Severe mankas al tiu lando materiaj kaj homaj rimedoj, kaj ĝi devas reagi al la krizo per la konstruado de portempaj tombejoj. Oni spertis fortan kreskon de mortoj kaj de infektiĝoj en Ĉilio (57 780 kazoj kaj 589 mortintoj), en Kolombio (18 330 kazoj kaj 652 mortintoj) kaj en Nikaragvo (279 kazoj kaj 17 mortintoj), kiun la Tutamerika Organizaĵo pri Sano akuzas pri malĝusta taksado de la nombro da kazoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)