Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoManifestacioj kaj protestoj en Usono: lunde, la 25an de majo [2020], afrik-usonano estis mortigita de blankulaj policanoj, kio kaŭzis grandskalajn tumultojn en multaj urboj de Usono. Kiam la nombro de mortintoj en Usono pro la kronvirusa malsano superis cent mil, la evento verŝis oleon sur fajron kaj refoje malkovris la rasan diskriminacion. La 25an de majo en urbo Minneapolis afrik-usonano George Floyd estis kaptita kaj regata kuŝi surtere de policanoj pro la suspekto, ke li uzis falsan monon por aĉeto, kaj unu blankula policano per genuo fortike puŝis lian kolon kelkajn minutojn, kio kaŭzis lian morton. Videaĵo pri la kruela evento popularas interrete kaj konsternis la mondon, kaj en multaj urbocentroj en Usono okazis manifestacioj kaj protestoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĉinio kaj Rusio fortigas kunlaboron: Ĉinio kaj Rusio plifortigas interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj preventado de malsanoj por kontribui al protekto de regiona kaj monda sansekureco. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke ĉi tiu kaj la venonta jaroj markos la Ĉina-Rusan Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado, kaj la du flankoj prenos tion kiel oportunon por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Malfermiĝis Kastelo de Versailles [Château de Versailles [ʃɑto d(ə) vɛʁsɑj]] : merkrede, la 27an de majo [2020], en Parizo, Francio oni malfermis la fermitan ekde la 13a de marto pro la kronvirusa epidemio mondfaman grandegan Kastelon de Versailles en Versailles-antaŭurbo de Parizo En la Palaco troviĝas pluraj plej diversaj mirindaĵoj, nome la enireja esplanado, la ĝardenoj, la Koridoro de Speguloj ktp. La Kastelo de Versailles bonvenigas 10 milionojn da vizitantoj ĉiujare. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)