Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSendokumentuloj petas solidarecon: sabate, la 30an de majo [2020] en Parizo, Francio, pluraj miloj da sendokumentuloj kaj iliaj subtenantoj manifestaciis, malgraŭ la malpermeso de policaj oficialuloj, por postuli "reguligon" de la sendokumentuloj. La manifestaciantoj deklaris: "Ni estas ĉi tie por videbligi la nevideblulojn, la sendokumentulojn, kiuj plej suferas de tiu sanitara krizo, ĉar ili vivas en troloĝataj dormejoj, en kiuj la interpersona distancigo, la higieno ne koincidas kun la sanitaraj reguloj por lukti kontraŭ la kronviruso. Ili estas sen rajtoj, sen mongajnoj kaj sen espero ricevi la monkompensojn proponitajn de la Ŝtato. Por ili, senpaga alireblo al kuracado ne ekzistas, kaj ili havas neniun alian eblon por vivteni sin ol serĉi aliajn vivrimedojn" (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Manifestacioj kaj protestoj en Usono: lunde, la 25an de majo [2020], afrik-usonano estis mortigita de blankulaj policanoj, kio kaŭzis grandskalajn tumultojn en multaj urboj de Usono. Kiam la nombro de mortintoj en Usono pro la kronvirusa malsano superis cent mil, la evento verŝis oleon sur fajron kaj refoje malkovris la rasan diskriminacion. La 25an de majo en urbo Minneapolis afrik-usonano George Floyd estis kaptita kaj regata kuŝi surtere de policanoj pro la suspekto, ke li uzis falsan monon por aĉeto, kaj unu blankula policano per genuo fortike puŝis lian kolon kelkajn minutojn, kio kaŭzis lian morton. Videaĵo pri la kruela evento popularas interrete kaj konsternis la mondon, kaj en multaj urbocentroj en Usono okazis manifestacioj kaj protestoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĉinio kaj Rusio fortigas kunlaboron: Ĉinio kaj Rusio plifortigas interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj preventado de malsanoj por kontribui al protekto de regiona kaj monda sansekureco. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke ĉi tiu kaj la venonta jaroj markos la Ĉina-Rusan Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado, kaj la du flankoj prenos tion kiel oportunon por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)