Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMalrapide pliboniĝas la ekologia medio en Ĉinio: marde, la 2an de junio [2020], la ĉina Ministerio de Ekologia Medio raportis, ke en la pasinta jaro estis fortigitaj la aerkvalito kaj la akva medio. La totala nombro de tagoj de bona aerkvalito de la tuta lando pliiĝis al 82% en 2019. La mara akvokvalito de la lando stabile boniĝis, kaj la ekologia indico altiĝis. La plibonigo de la ekologia medio ankoraŭ ne atingis la celon "bela Ĉinio", kaj la protektado de la ekologia medio ankoraŭ alfrontas seriozan situacion. Estas peniga tasko en la batalo kontraŭ akvo-poluado en Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Perforto en Vaŝingtono: lunde, la 1an de junio [2020], en Vaŝingtono, usona prezidanto Donald Trump vizitis preĝejon proksime de la Blanka Domo, kiu ekbrulgis dum manifestaciantoj konfliktis kun polico dum la semajnfino. Por viziti la preĝejon Trump ordonis la armeon forigi el la aero tiutage pacajn manifestaciantojn per larmiga gaso, kaŭĉukaj kugloj kaj malalte flugantaj helikopteroj. Donald Trump senĉese instigas al perforto, uzante rasisman lingvaĵon kaj senhonte incitas ekstremdekstrajn religiulojn, kiuj subtenas la fakte tute ne-religiecan prezidenton. (Laŭ raporto de Studio)

Sendokumentuloj petas solidarecon: sabate, la 30an de majo [2020] en Parizo, Francio, pluraj miloj da sendokumentuloj kaj iliaj subtenantoj manifestaciis, malgraŭ la malpermeso de policaj oficialuloj, por postuli "reguligon" de la sendokumentuloj. La manifestaciantoj deklaris: "Ni estas ĉi tie por videbligi la nevideblulojn, la sendokumentulojn, kiuj plej suferas de tiu sanitara krizo, ĉar ili vivas en troloĝataj dormejoj, en kiuj la interpersona distancigo, la higieno ne koincidas kun la sanitaraj reguloj por lukti kontraŭ la kronviruso. Ili estas sen rajtoj, sen mongajnoj kaj sen espero ricevi la monkompensojn proponitajn de la Ŝtato. Por ili, senpaga alireblo al kuracado ne ekzistas, kaj ili havas neniun alian eblon por vivteni sin ol serĉi aliajn vivrimedojn" (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)