Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Papo kondamnas rasismon: merkrede, la 3an de junio [2020], Papo Francisco diris,ke oni ne povas toleri nek ignori ajnan formon de rasismo kaj ekskludo. La Papo esprimis tion dum ĝenerala aŭdienco en Vatikano, kie li taksis “tragika” la forpason de la usonano George Floyd. Li aldonis, ke li observadis la perturbojn en Usono kun granda maltrankvilo. Samtempe, li taksis “memdetrua” la perforton uzatan de kelkaj manifestaciantoj, kaj certigis, ke “perforte oni ne gajnas ion kaj perdas multon.” La Papo asertis, ke “hodiaŭ mi aliĝas al la eklezio de Sankta Paŭlo en Mineapolo kaj en Usono entute por preĝi por la anim-ripozo de George Floyd kaj de ĉiuj, kiuj forpasis kiel sekvo de la rasismo-peko”. Li alvokis pledi por “refratiĝo kaj paco” en la nordamerika lando, raportis la agentejo Reuters. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Malrapide pliboniĝas la ekologia medio en Ĉinio: marde, la 2an de junio [2020], la ĉina Ministerio de Ekologia Medio raportis, ke en la pasinta jaro estis fortigitaj la aerkvalito kaj la akva medio. La totala nombro de tagoj de bona aerkvalito de la tuta lando pliiĝis al 82% en 2019. La mara akvokvalito de la lando stabile boniĝis, kaj la ekologia indico altiĝis. La plibonigo de la ekologia medio ankoraŭ ne atingis la celon "bela Ĉinio", kaj la protektado de la ekologia medio ankoraŭ alfrontas seriozan situacion. Estas peniga tasko en la batalo kontraŭ akvo-poluado en Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Perforto en Vaŝingtono: lunde, la 1an de junio [2020], en Vaŝingtono, usona prezidanto Donald Trump vizitis preĝejon proksime de la Blanka Domo, kiu ekbrulgis dum manifestaciantoj konfliktis kun polico dum la semajnfino. Por viziti la preĝejon Trump ordonis la armeon forigi el la aero tiutage pacajn manifestaciantojn per larmiga gaso, kaŭĉukaj kugloj kaj malalte flugantaj helikopteroj. Donald Trump senĉese instigas al perforto, uzante rasisman lingvaĵon kaj senhonte incitas ekstremdekstrajn religiulojn, kiuj subtenas la fakte tute ne-religiecan prezidenton. (Laŭ raporto de Studio)