Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInternacia tago de Biciklo: la 3an de junio [2020] UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklistan Esperantistan Movadon Internacian), fakan asocion de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Establita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, prezoinda, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto. Ĉijare Biciklista Esperantista Movado Internacia festas sian 40-jaran datrevenon. Ĝi estis fondita en 1980 por diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj kaj por aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn. Efektive, BEMI okazigis multajn biciklajn karavanojn al internaciaj E-renkontiĝoj, unuavice al la IJK. Aparte ĉijare, pro la kronviruso homoj en la tuta mondo remalkovris la avantaĝojn de la biciklo, kiel medi-amikema, senpolua malkosta transportilo, kaj samtempe sana kaj efika ekzercilo. (Laŭ raporto de UEA Universala Esperanto Asocio)

Monda Organizo pri Sano avertas pri premo sur Latin-Amerikan sansistemon: kun pli ol 31 000 mortokazoj en Brazilo kaj pli ol 10 000 morto en Meksiko, la kronvirusa epidemio minacas frakasi hospitalajn sistemojn tra Latin-Ameriko. Marde, la 3an de junio [2020], direktoro pri krizokazaĵoj de la Monda Organizo pri Sano, Michael Ryan, diris, ke kvar el la 10 landoj, kiuj montris la plej grandan nombron de novaj kazoj de la kronvirusa malsano dum la lastaj 24 horoj, estas en Latin-Ameriko. La pandemio ĝs nun mortigis pli ol 377 000 homojn, kaj almenaŭ 6,3 milionoj da homoj estis infektitaj. Klopodoj por ĉesigi ĝian disvastiĝon per efektivigo de limigoj al la ĉiutaga vivo faligis ekonomiojn en recesion. Tamen en Eŭropo, lernejoj, naĝejoj, trinkejoj kaj turismaj lokoj komencis remalfermiĝi, defiante avertojn, ke tio povus estigi duan ondon de infektoj. Usono, kie la pandemio estis ombrita pro tumultoj kaŭzitaj de la morto de nigrula viro en la manoj de blankula policano, restas la plej grave trafita lando. Regiona direktoro pri Ameriko de MOS marde [la 2an de junio 2020] urĝis Usonon daŭrigi la helpon al landoj en la regiono en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, eĉ post kiam la registaro de Trump anoncis foriron el la organizo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La Papo kondamnas rasismon: merkrede, la 3an de junio [2020], Papo Francisco diris,ke oni ne povas toleri nek ignori ajnan formon de rasismo kaj ekskludo. La Papo esprimis tion dum ĝenerala aŭdienco en Vatikano, kie li taksis “tragika” la forpason de la usonano George Floyd. Li aldonis, ke li observadis la perturbojn en Usono kun granda maltrankvilo. Samtempe, li taksis “memdetrua” la perforton uzatan de kelkaj manifestaciantoj, kaj certigis, ke “perforte oni ne gajnas ion kaj perdas multon.” La Papo asertis, ke “hodiaŭ mi aliĝas al la eklezio de Sankta Paŭlo en Mineapolo kaj en Usono entute por preĝi por la anim-ripozo de George Floyd kaj de ĉiuj, kiuj forpasis kiel sekvo de la rasismo-peko”. Li alvokis pledi por “refratiĝo kaj paco” en la nordamerika lando, raportis la agentejo Reuters. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)