Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKontraŭ la institucia rasismo: lunde, la 8an de junio [2020], sendependaj fakuloj de UN postulis de la usona registaro fortajn decidojn por batali kontraŭ la institucia rasismo kaj rasaj antaŭjuĝoj en la sistemo de kriminala justico, kaŭzanta protestojn, kiuj skuas la landon nuntempe. Pli ol dudeko da raportistoj de UN komdamnis pere de komuniko la plurajn murdojn de afrik-usonanoj, kiuj elvokas “reĝimon de linĉado”. La raportistoj de UN instigis Vaŝingtonon starigi decidotajn rekomendojn de la raporto de UN rilate al la polico kaj la kriminala justico, kaj memorigis, ke la ĵusaj okazaĵoj enkadriĝas en la kunteksto de Kovimo-19 (Covid-19), kiu senproporcie damaĝis la afrik-usonanojn. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Batali kontraŭ naciismo: sabate, la 6an de junio [2020], Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] asertis, ke el la plej akra krizo ekde la dua mondmilito oni eliros kun pli da unueco kaj vokis batali kontraŭ “naciismo kaj populismo” de tiuj, kiuj volas profiti el la pandemio por pliigi la disiĝon kaj malegalecon. La eksa portugala ĉefministro revuas la respondon tutmondan al la kronviruso, petas plian helpon, konkrete por Latinameriko. Guterres emfazas, ke oni bezonas batali kontraŭ naciismo, populismo, ksenofobio, rasismo kaj kontraŭ ĉio, kio nin dividas. Oni devas kompreni ke kun la defioj de la klimato, pandemioj, la evoluo de la scienco kaj la teknologio, ni bezonas esti pli fortaj kaj ni estos pli fortaj per unueco kaj kun perspektivo de pli grada tutgloba regado, de suvereneco pli dividata, de multflankaj institucioj pli fortaj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Internacia tago de Biciklo: la 3an de junio [2020] UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklistan Esperantistan Movadon Internacian), fakan asocion de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Establita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, prezoinda, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto. Ĉijare Biciklista Esperantista Movado Internacia festas sian 40-jaran datrevenon. Ĝi estis fondita en 1980 por diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj kaj por aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn. Efektive, BEMI okazigis multajn biciklajn karavanojn al internaciaj E-renkontiĝoj, unuavice al la IJK. Aparte ĉijare, pro la kronviruso homoj en la tuta mondo remalkovris la avantaĝojn de la biciklo, kiel medi-amikema, senpolua malkosta transportilo, kaj samtempe sana kaj efika ekzercilo. (Laŭ raporto de UEA Universala Esperanto Asocio)