Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEnketo de Unesko pri la estonteco: Unesko starigis la mondskalan enketon “La mondo en 2030”. Temas pri publika esploro por ke Unesko povu kompreni la pensojn kaj sentojn de homoj pri la grandaj defioj por tutmonda paco. La esploro helpos Uneskon difini celaron por la venonta jardeko, tiel ke la mondo en 2030 estu tia, kie ni volus vivi. Ni travivas malfacilan momenton kun la krizo de KOVIM-19. Urĝas pripensi la mondon post la pandemio kaj la defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo, perforto, kreskanta malegaleco kaj teknologia revolucio. “Ĉi tiu enketo estas parto de la devontigo de Unesko gvidi tutmondan pripensadon pri tiuj temoj. Gravas kompreni la barojn, kiujn la homoj alfrontas, kaj iliajn esperojn, kaj mi alvokas ĉiujn, el ĉiu regiono, partopreni kaj diri kion ili pensas”, diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay. Eblas respondi per pluraj lingvoj. Partoprenu en la enketo!
(Laŭ raporto de UN ESPERANTE)

Apartismo en Israelo: sabate, la 6an de junio [2020], en Tel-Avivo, Israelo, miloj da personoj manifestaciis kontraŭ la anekso de la Jordana Valo kaj kunigo de setlejaj blokoj al Israelo. Tiun projekton, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu [[ˌnɛtɑːnˈjɑːhuː] יהוְָתנְַנ מיןִיְָבּנ [ִprovas antaŭenigi, kadre de la "Traktato de la Jarcento" de la usona prezidento Donald Trump. En Placo Rabin en Tel-Avivo nigraj kaj ruĝaj flagoj, ankaŭ palestinaj, estis videblaj. Pluraj parolantoj opiniis, ke tiu plano finfine estas bona por neniu. Laŭ unu el la manifestaciantoj, la scenaro pri la anekso estas katastrofa. Li diris: "Se efektive la procezo de anekso komenciĝos, tio estos terura projekto. Estos tutsimple apartismo". (Laŭ raporto de Neniam Miilito Inter Ni)

Kontraŭ la institucia rasismo: lunde, la 8an de junio [2020], sendependaj fakuloj de UN postulis de la usona registaro fortajn decidojn por batali kontraŭ la institucia rasismo kaj rasaj antaŭjuĝoj en la sistemo de kriminala justico, kaŭzanta protestojn, kiuj skuas la landon nuntempe. Pli ol dudeko da raportistoj de UN komdamnis pere de komuniko la plurajn murdojn de afrik-usonanoj, kiuj elvokas “reĝimon de linĉado”. La raportistoj de UN instigis Vaŝingtonon starigi decidotajn rekomendojn de la raporto de UN rilate al la polico kaj la kriminala justico, kaj memorigis, ke la ĵusaj okazaĵoj enkadriĝas en la kunteksto de Kovimo-19 (Covid-19), kiu senproporcie damaĝis la afrik-usonanojn. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)