Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsona blokado de petrolo al Venezuelo: merkrede, la 10an de junio [2020], la usona portalo Bloomberg raportis, ke Usono preparas novajn punojn kontraŭ 50 cistern-ŝipoj kiel parto de siaj klopodoj por bloki la sendadon de irana brulaĵo al Venezuelo. Laŭraporte, la usona registaro metis en sian punliston pli ol 100 petrolajn ŝipojn, kargajn kaj pasaĝerajn rilatajn al la ŝipoj de Irano. Kaj Irano kaj Venezuelo defendas siajn rajtojn komerci libere kaj promesas daŭrigi la kunlaboron spite al la punoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Enketo de Unesko pri la estonteco: Unesko starigis la mondskalan enketon “La mondo en 2030”. Temas pri publika esploro por ke Unesko povu kompreni la pensojn kaj sentojn de homoj pri la grandaj defioj por tutmonda paco. La esploro helpos Uneskon difini celaron por la venonta jardeko, tiel ke la mondo en 2030 estu tia, kie ni volus vivi. Ni travivas malfacilan momenton kun la krizo de KOVIM-19. Urĝas pripensi la mondon post la pandemio kaj la defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo, perforto, kreskanta malegaleco kaj teknologia revolucio. “Ĉi tiu enketo estas parto de la devontigo de Unesko gvidi tutmondan pripensadon pri tiuj temoj. Gravas kompreni la barojn, kiujn la homoj alfrontas, kaj iliajn esperojn, kaj mi alvokas ĉiujn, el ĉiu regiono, partopreni kaj diri kion ili pensas”, diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay. Eblas respondi per pluraj lingvoj. Partoprenu en la enketo!
(Laŭ raporto de UN ESPERANTE)

Apartismo en Israelo: sabate, la 6an de junio [2020], en Tel-Avivo, Israelo, miloj da personoj manifestaciis kontraŭ la anekso de la Jordana Valo kaj kunigo de setlejaj blokoj al Israelo. Tiun projekton, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu [[ˌnɛtɑːnˈjɑːhuː] יהוְָתנְַנ מיןִיְָבּנ [ִprovas antaŭenigi, kadre de la "Traktato de la Jarcento" de la usona prezidento Donald Trump. En Placo Rabin en Tel-Avivo nigraj kaj ruĝaj flagoj, ankaŭ palestinaj, estis videblaj. Pluraj parolantoj opiniis, ke tiu plano finfine estas bona por neniu. Laŭ unu el la manifestaciantoj, la scenaro pri la anekso estas katastrofa. Li diris: "Se efektive la procezo de anekso komenciĝos, tio estos terura projekto. Estos tutsimple apartismo". (Laŭ raporto de Neniam Miilito Inter Ni)