Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLeĝprojekto en Honkongo pri nacia himno: ĵaŭde, la 11an de junio [2020], la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) [ 香 港 [ɕāŋkǎŋ] [hœ́ ːŋ.kɔ̌ːŋ]] diris en deklaro, ke Carrie Lam, ĉefadministranto de Honkongo, tiutage subskribis leĝprojekton pri la nacia himno, validiĝontan tuj post kiam ĝia publikigo en la gazetaro vendrede [la 12an de junio 2020]. La nova leĝprojekto diras, ke homoj, kiuj uzas la himnon por komercaj celoj, aŭ publike kaj intence insultas la himnon, kiel ekzemple malaklamade dum futbal-matĉoj, povus esti monpunitaj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Usona blokado de petrolo al Venezuelo: merkrede, la 10an de junio [2020], la usona portalo Bloomberg raportis, ke Usono preparas novajn punojn kontraŭ 50 cistern-ŝipoj kiel parto de siaj klopodoj por bloki la sendadon de irana brulaĵo al Venezuelo. Laŭraporte, la usona registaro metis en sian punliston pli ol 100 petrolajn ŝipojn, kargajn kaj pasaĝerajn rilatajn al la ŝipoj de Irano. Kaj Irano kaj Venezuelo defendas siajn rajtojn komerci libere kaj promesas daŭrigi la kunlaboron spite al la punoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Enketo de Unesko pri la estonteco: Unesko starigis la mondskalan enketon “La mondo en 2030”. Temas pri publika esploro por ke Unesko povu kompreni la pensojn kaj sentojn de homoj pri la grandaj defioj por tutmonda paco. La esploro helpos Uneskon difini celaron por la venonta jardeko, tiel ke la mondo en 2030 estu tia, kie ni volus vivi. Ni travivas malfacilan momenton kun la krizo de KOVIM-19. Urĝas pripensi la mondon post la pandemio kaj la defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo, perforto, kreskanta malegaleco kaj teknologia revolucio. “Ĉi tiu enketo estas parto de la devontigo de Unesko gvidi tutmondan pripensadon pri tiuj temoj. Gravas kompreni la barojn, kiujn la homoj alfrontas, kaj iliajn esperojn, kaj mi alvokas ĉiujn, el ĉiu regiono, partopreni kaj diri kion ili pensas”, diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay. Eblas respondi per pluraj lingvoj. Partoprenu en la enketo!
(Laŭ raporto de UN ESPERANTE)