Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProtestoj en Usono: lunde, la 15an de junio [2020], en urboj tra Usono manifestaciantoj detruis aŭ forigis la statuojn de Kristoforo Kolumbo. Lastatempe, la itala navigisto kaj esploristo estis mistraktita en pluraj urboj de Usono. Unu post la alia, liaj statuoj estis difektitaj: en Bostono, Masaĉuseco, unu el ili estis senkapigita, en Miamo, Florido, alia estis makulita per ruĝa farbo, kaj en Riĉmondo, Virginio, tria estis ĵetita en lagon. Kristoforo Kolumbo, kun sia prestiĝa reputacio de "malkovristo de Ameriko", estas pli kaj pli rigardata sur tiu kontinento kiel konkeranto kaj unu el la unuaj instigantoj de la genocido de la Indianoj. La murdo de George Floyd vekis novan konsciiĝon inter multaj usonanoj, kiuj nun ne nur kondamnas la sklavecon de nigruloj, sed ankaŭ la genocidon de indianoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Nova eksplodo de KOVIM-19 en Ĉinio: vendrede, la 12an de junio [2020], en distrikto Fengtai [Fēngtái Qū 丰台区 [fə̄ŋtháitɕhwyː]] de Pekino okazis eksplodo de KOVIM-19, en la plej granda frukto-legoma bazaro, kie estis konfirmitaj sep infektiĝoj. Sekvinta testado de 517 homoj montris 45 pliajn infektitojn, kiuj ne havis simptomojn. 11 kvartaloj ĉirkaŭ la bazaro estas komplete fermitaj kaj ĉirkaŭitaj de polico. Tri apudaj bazlernejoj kaj ses infanĝardenoj estas fermitaj. La bazaro estas fermita. Oni trovis la viruson en haktabuloj, uzataj en la menciita bazaro por dispecigi importitan salmon, pro kio la salmo nun estis ekskludita el la menuo de ĉiuj manĝejoj kaj el ĉiuj superbazaroj en Pekino. Sportaj eventoj en kaj turismaj vojaĝoj al kaj en Pekino estas nuligitaj, la planita reveno de infanoj al infanĝardenoj kaj la unuaj tri klasoj de bazlernejoj prokrastitaj. Oni planas testi ĉiun personon, kiu ekde la 30a de majo [2020] havis almenaŭ "proksiman kontakton" kun al la bazaro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Protestoj en Meksiko: ĵaŭde, la 11an de junio, kolero disvastiĝis en la urbo Gvadalaĥaro en Meksiko dum manifestacio post la morto de junulo arestita de la polico. La junulo, Giovanni López, estis arestita, ĉar li ne surhavis maskon. Laŭraporte, batoj ricevitaj post lia aresto kaŭzis lian morton. Dekoj da personoj en Gvadalaĥaro surstratiĝis, postulante justecon. Guberniestro Enrique Alfaro promesis, ke la kulpintoj estos punitaj. Li deklaris: "Ni ne permesos trouzadon de aŭtoritato, nek malobservadon de la homaj rajtoj". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)