Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInternacia tago de Biciklo: la 3an de junio [2020] UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklistan Esperantistan Movadon Internacian), fakan asocion de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Establita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, prezoinda, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto. Ĉijare Biciklista Esperantista Movado Internacia festas sian 40-jaran datrevenon. Ĝi estis fondita en 1980 por diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj kaj por aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn. Efektive, BEMI okazigis multajn biciklajn karavanojn al internaciaj E-renkontiĝoj, unuavice al la IJK. Aparte ĉijare, pro la kronviruso homoj en la tuta mondo remalkovris la avantaĝojn de la biciklo, kiel medi-amikema, senpolua malkosta transportilo, kaj samtempe sana kaj efika ekzercilo. (Laŭ raporto de UEA Universala Esperanto Asocio)

Usona blokado de petrolo al Venezuelo: merkrede, la 10an de junio [2020], la usona portalo Bloomberg raportis, ke Usono preparas novajn punojn kontraŭ 50 cistern-ŝipoj kiel parto de siaj klopodoj por bloki la sendadon de irana brulaĵo al Venezuelo. Laŭraporte, la usona registaro metis en sian punliston pli ol 100 petrolajn ŝipojn, kargajn kaj pasaĝerajn rilatajn al la ŝipoj de Irano. Kaj Irano kaj Venezuelo defendas siajn rajtojn komerci libere kaj promesas daŭrigi la kunlaboron spite al la punoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Nova eksplodo de KOVIM-19 en Ĉinio: vendrede, la 12an de junio [2020], en distrikto Fengtai [Fēngtái Qū 丰台区 [fə̄ŋtháitɕhwyː]] de Pekino okazis eksplodo de KOVIM-19, en la plej granda frukto-legoma bazaro, kie estis konfirmitaj sep infektiĝoj. Sekvinta testado de 517 homoj montris 45 pliajn infektitojn, kiuj ne havis simptomojn. 11 kvartaloj ĉirkaŭ la bazaro estas komplete fermitaj kaj ĉirkaŭitaj de polico. Tri apudaj bazlernejoj kaj ses infanĝardenoj estas fermitaj. La bazaro estas fermita. Oni trovis la viruson en haktabuloj, uzataj en la menciita bazaro por dispecigi importitan salmon, pro kio la salmo nun estis ekskludita el la menuo de ĉiuj manĝejoj kaj el ĉiuj superbazaroj en Pekino. Sportaj eventoj en kaj turismaj vojaĝoj al kaj en Pekino estas nuligitaj, la planita reveno de infanoj al infanĝardenoj kaj la unuaj tri klasoj de bazlernejoj prokrastitaj. Oni planas testi ĉiun personon, kiu ekde la 30a de majo [2020] havis almenaŭ "proksiman kontakton" kun al la bazaro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)