Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsona Kortumo decidis: ĵaŭde, la 18an de junio [2020], la usona Supera Kortumo haltigis planojn de Donald Trump por deporti 700 000 migrantajn junulojn el Usono, ĉefe al Meksiko kaj Centra Ameriko. Donald Trump tiel celis revoki iniciaton de Prezidento Obama por protekti la homajn rajtojn de tiuj, kiuj sendokumente venis al Usono kiel infanoj tiutempe kun siaj gepatroj. En multaj lokoj en Usono oni entuziasme celebris tiun kortuman decidon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Konsiloj por malpliigi streson dum la kronvirusa krizo: merkrede, la 17an de junio [2020], la retejo UN ESPERANTE raportis pri manieroj por malpliigi streson. Dum malfacilaj tempoj ni travivas pliigon de streso. Ni maltrankviliĝas, ni ne scias kion fari, kaj ni suferas. Por malpliigi streson kaj resti sana, ni devas, laŭeble, kreeme organizi niajn vivojn. Memoru, ke la krizo iam finiĝos, la vivo ne estas nur malfacilaĵoj, kaj vi trovos novajn vojojn. Trovu la faktojn pri KOVIM-19 kaj ne spektu troajn novaĵojn ĉiutage. Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano disvastigas plurajn informojn pri tio: provu, laŭ via kapablo, personeco kaj kulturo, sekvi la sep konsilojn por sana vivkutimo:
1. Manĝu ekvilibre kaj sane;
2. Regule gimnastike ekzerciĝu;
3. Sufiĉe dormu kaj ripozu;
4. Havu socian subtenon – uzu teknologion por paroli kun amikoj kaj familio;
5. Havu tempon por malstreĉiĝi;
6. Atentu vian religion, se vi havas;
7. Trovu viajn ŝatatajn artojn, kulturojn kaj amuzaĵojn – pluraj muzeoj, kulturaj centroj kaj artistoj proponas interretajn prezentadojn.
Fine, kun nova labora tagordo kaj vivkutimo, pensu pri tio, kiel lerni ion novan. Bona respondo al malfacilaĵo estas afableco kaj kompato. (Laŭ raporto de UN ESPERANTE)

Landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio: merkrede, la 17an de junio [2020], oficialuloj de la barata armeo konfirmis morton de almenaŭ 20 siaj militistoj dum la landlima konflikto kun Ĉinio en la okcidenta Himalajo. Tio estas la plej granda konflikto ekde kiam ambaŭ ŝtatoj ekposedis nukleajn armilojn kaj la unua ekde 1975, kiun akompanis homaj perdoj. Ambaŭ flankoj konfirmas ke okazis interbatiĝoj, ŝtonĵetado kaj fine interpafado. Renkontiĝoj de armeaj oficiroj kaj diplomatoj de ambaŭ flankoj ĝis nun ne donis fruktojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)